Besain | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
![]() | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Dole | ||
Kantono | Poligny | ||
INSEE kodo | 39050 [+] | ||
Poŝtkodo | 39800 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 47′ N, 5° 48′ O (mapo)46.7855555555565.7938888888889Koordinatoj: 46° 47′ N, 5° 48′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,84 km² (1 284 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Besain estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 156 loĝantoj sur areo de 12,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj al la kantono Poligny.
Geografio
La vilaĝo situas sur la unua altebenaĵo de Ĵuraso, inter Poligny kaj Champagnole.
![](../I/Map_commune_FR_insee_code_39050.png.webp)
Najbaraj komunumoj
Demografio
1846 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2013 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
485 | 191 | 163 | 146 | 134 | 146 | 180 | 170 | 166 | 150 | 157 |
fonto : Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[1] kaj Insee ekde 1968.[2]
Historio
5 viroj el la Forces Françaises de l'Intérieur estis pafitaj de la germana armeo dum la dua mondmilito en kampo kelkcent metrojn for de la vilaĝo la 3-a de aŭgusto 1944: Auguet Michel (kapitano), naskita ĉe Saïda (Alĝerio), 33 jaroj, Deroussin Henri (soldato), naskita ĉe Pierre de-Bresse (Saône-et-Loire), 19 jaroj, Giraudo Georges (serĝento), naskita ĉe Chamblanc (Côte-d'Or), 21 jaroj, Guéraud Louis (serĝento), naskita ĉe Longwy-sur-le-Doubs (Jura), 26 jaroj kaj Perrin André (soldato), naskita ĉe Bondy (Seine), 18 jaroj.
Administrado
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
1959 | 1971 | Paul Poux | sen | |
1971 | 1983 | Raymond Nicod | sen | |
1983 | 1989 | Jean Gagneur | sen | |
1989 | 1995 | Jean-Jacques Pernot | sen | |
1995 | 2008 | Pascal Lagalice | sen | |
2008 | 2014 | Jean-Claude Girardot | sen | |
2014 | 2020 | René Guineret | sen | |
2020 | 2026 | Serge Maire | sen |
Kiu zorgos pri aktualigo post 2026?
Naturaj vidindaĵoj
- Natura protektita areo ĉe la lageto, malseka medio kie troviĝas protektitaj maloftaj papilioj: Coenonympha hero kaj Phengaris alcon.
- Estas artefarita lageto (7 ha), kiu kuŝas piede de la monteto Côte de l'Heute: Oni fosis ĝin dum 1972.
- Sur la areo de la vilaĝo troviĝas multe da grotoj, kaj turisma karsta pado permesas malkovri tra la arbaro de Moidons la karston kaj fantastajn bestojn desegnitaj sur ŝtonoj.
Arkitekturaj vidindaĵoj
- preĝejo kaj fontanoj
festoj
- "La fête du lac", de 1988 la vilaĝanoj organizas ĉiujare feston, dimanĉe post la 14-an de julio. Tiuokaze estas diservo ĉe la lago sub la arboj, tagmanĝo, ludoj, vespermanĝo, fajro, kaj dancoj. .
- "Les Résistives", eko-festo, okazis unuafoje ĉe la lago de Besain, sabaton, la 28-an de julio 2012 (pli ol 400 uloj partoprenis)
La dua okazis la 10-an de aŭgusto 2013 (oficiale 739 personoj, laŭ kalkulo de la organizantoj, vizitis ĝin) kun partopreno de Altertour[3]. Tiu eko-festo okazis ĉiuj jaroj poste (2014,2015 : ĉeestis pli ol 1000 partoprenantoj al koncertoj, asocio-vilaĝo, debatoj ktp).
Bildaro
- Preĝejo
- Fontano apud la preĝejo
- Fonto ĉe urbodomo
- Vidaĵo de la lago
- La "lago" de Besain
- Monumento pri la 3-a de aŭgusto 1944
Esperantio
De 2006 ĝis fino de majo 2013 Besain estis la sidejo de Jura-Esperanto.
- La 25-an de februaro 2012 okazis unutaga staĝo pri esperanto.
Olivier Buisson prezentis sian vojaĝon tra Sud-Ameriko danke al esperanto. vidu : http://vojaghoensudameriko.en-escale.com/ Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Jura-Esperanto aktive kunlaboris por organizi kaj partoprenis "Résistives-Festo"-jn la 28-an de julio 2012 kaj la 10-an de aŭgusto 2013.
Eksteraj ligiloj
En la franca kaj la esperanta lingvoj la retejo de Jura-Esperanto :
Pri Besain kiel etapo de Altertour 2013 :
Notoj kaj referencoj
- ↑ base Cassini
- ↑ http://www.recensement.insee.fr/searchResults.action?zoneSearchField=&codeZone=39050-COM Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Besain sur la retejo de la INSEE.
- ↑ collectif citoyen