Bertrand Hugon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-a de septembro 1975 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | vidu tekste |
Bertrand HUGON (naskiĝis je la 11-a de septembro 1975) estas eksa franca instruisto pri matematiko en Dunkerque kiu nun profesias kiel komputilisto en Francilio.
De la 3-a de junio 2001 ĝis aŭgusto 2003, li estis prezidanto de JEFO. Dum tiu periodo, li provis atingi tri celojn :
- plijunigo de la membroj
- fini ĉiujn projektojn
- gratuli la aktivulojn
Li kunorganizis TEJO-seminarion pri homaj rajtoj.
Li iĝis prezidanto de TEJO dum la 59-a IJK en Lesjöfors kaj havis tiun pozicion de somero 2003 ĝis somero 2005.
Li gvidis la kandidatliston de Eŭropo - Demokratio - Esperanto en la zono "Nord-okcidenta" de Francio por la Eŭropaj balotoj de junio 2004.
Li interesiĝas pri Movado por senpaga publika veturado.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.