Bernhard von Lindenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1779 en Altenburg | ||||
Morto | 21-an de majo 1854 (74-jaraĝa) en Altenburg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio • Saksio-Altenburg vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • politikisto • advokato vd | ||||
Laborkampo | astronomio vd | ||||
Aktiva en | Dresdeno • Seeberg Observatory vd | ||||
Aktiva dum | 1800–1854 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barono Bernhard August von Lindenau (naskiĝinta la 11-an de junio 1780 en Altenburg, mortinta la 21-an de majo 1854 en Pohlhof) estis germana advokato, astronomo, politikisto, kaj artaĵkolektanto.
Politikisto kaj artamanto
En 1830 li estis la ministro por internaj aferoj dum turbula periodo en la historio de Saksio. Malfrue en la jaro li ne kontrolis iniciatojn trankviligi protestojn kiuj postulis politikan reformon.
Li kreis kolekton de itala arto de la 14-a kaj 15-a jarcentoj de florencaj pentristoj por krei artan konscion. Li donis sian artaĵkolekton al la grandurbo Altenburg sub la kondiĉo krei muzeon por elmontri la pecojn. Tiu muzeo estis finita en 1875, kaj iĝis la Lindenau-muzeo. Parto de liaj kolektoj (porcelanaĵoj) troviĝas ankaŭ en la muzeo ene de la Kastelo je Altenburg. Publika aliro al la kolektaro eblis jam ekde 1848.
Lindenau redaktis la gazeton Monatliche Correspondenz zur Beförderung der Erd- und Himmels-Kunde ekde 1807. La magazino estis fondita fare de Franz Xaver von Zach en 1800 kaj ekzistis ĝis 1813.
Premioj kaj honoroj
- Asteroido 9322 Lindenau estis nomita por li.
- Lindenau (kratero) sur la luno estis nomita por li.
- Fama muzeo en lia naskiĝurbo portas lian nomon.
Literaturo
- August Procksch: Freiherr Bernhard August von Lindenau als Kunstfreund. Ein Beitrag zu seiner Biographie. Pierer, Altenburg 1899
- Jürgen Helfricht: Astronomiegeschichte Dresdens (= Dresdner Miniaturen. Bd. 9). Hellerau-Verlag, Dresden 2001, ISBN 3-910184-76-6, p. 81–82.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Bernhard von Lindenau en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio ĉe NBD.
- Hansen, P.A.: Todesanzeige. Astronomische Nachrichten, Bd. 38 (1854), p. 313 (Nekrologo)