Bernhard Loesche | |
---|---|
Persona informo | |
Ernst Bernhard LOESCHE aŭ LÖSCHE (naskiĝis la 1-an de septembro 1860 en Pirna, Saksio; mortis la 14-an de novembro 1928[1]) estis germana esperantisto kaj protestanta pastro.
Bernhard Loesche estis filo de bienposedanto. Li lernis en gimnazioj de Meißen kaj Bautzen. De 1881 ĝis 1885 li studis teologion. Ekde 1886 li estis pastro en Stollberg, ekde 1887 en Groitzsch, ekde 1896 en Wurzen.
Filoj:
- Ernst Loesche (1887–1947), pastro
- Siegfried Loesche (1891–1951), juristo
- Martin Loesche (1894–1980), instruisto
Tradukoj
- Dia mirlaboro. (Traduko de germana popolkanto Weißt du, wie viel Sternlein stehen.) En: Juna Esperantisto 6 (1908), n-ro 12 (decembro), p. 95.
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.