Bernhard Hippler
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1947 (1947-08-20) (76-jaraĝa)
en Hemmerde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo katolika sacerdoto

Bernhard Johannes HIPPLER (naskiĝinta la 20-an de aŭgusto 1947 en Unna-Hemmerde) estas germana pedagogo, historiisto kaj pastro romkatolika de longe aktiva en Aŭstrio.

Vivo

Studinte filozofion, teologion, psikologion kaj historion ĉe la universitatoj de Innsbruck kaj Munkeno li ordinitis pastro en la 11.5.1972. Post ekzameniĝo instrurajta li deĵoris ekde 1975 kiel gimnazia instruisto ĉe la Ursulaninoj en Innsbruck.

Lia episkopa moŝto Paulus Rusch nomumis lin en la jaro 1979-a universitata paroĥestro. Sekve Hippler reorganizis kaj la en 1973 fare de la Aŭstria episkoparo malfunkciigitan altlernejan komunumon kaj la Katolikan universitatan junularon. Modelo tiu ĉi animzorganta konatiĝis ankaŭ ekstere de Tirolo sub la nomo Insbruka modelo.[1] Hippler anis ĉe la Pastrara konsilantaro, ĉe la Pastorala konsilio, estis delegito tirola ĉe Laborgrupo de la aŭstraj pastraraj konsilioj kiel ankaŭ deputito ĉe la Insbruka dioceza forumo. En la 26.6.2015 li oficiale adiaŭitis kiel animzorganto altlerneja de Innsbruck.

Hippler estas membro kaj honora prezidanto de la katolika studenta korporacio K.Ö.H.V. Alpinia Innsbruck ene de ÖCV; ĉe Alpinia kaj kelkaj aliaj korporacioj li animzorgantas daŭre.

Honoroj

  • 1982: nomumo je spirita konsilisto fare de episkopo Reinhold Stecher
  • 1989: nomumo je monsinjoro fare de papo Johano Paŭlo la 2-a
  • 1995: honora universitata civitaneco de la Universitato de Innsbruck
  • 2007: honora senatoro de la insbruka universitato
  • 2009: meritkruco de la Lando Tirolo fare de ministroprezidanto Günther Platter
  • 2011: meritkruco de la urbo Innsbruck fare de urbestrino Christine Oppitz-Plörer[2]
  • 2015: Aŭstria honorkruco pri sciencoj kaj artoj/klaso 1-a, fare de Heinz Fischer[3]
  • 2015: honoranta premio de la geprofesoroj universitataj insbrukaj (UPVI)[4]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bernhard Hippler en la germana Vikipedio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.