Bernd Krause | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto • esperantisto |
Bernd Krause estas germana historiisto vivanta en Forchheim, Bavario. Laŭ la stato de 2012 li estis la prezidanto de Bavara Esperanto-Ligo (BEL), unu el 16 regionaj suborganizoj de Germana Esperanto-Asocio. Krome li relative amplekse verkas en la germana kaj parte ankaŭ en Esperanto, je granda parto ankaŭ pri la historio de la esperantista movado. Kiel ekzemploj menciiĝu la sube atingebla artikolo de li pri "La Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno el esperantista perspektivo" el 2015 kaj lia kontribuo "La “Kvina” de Chautauqua – Kronologio de universala kongreso, kiu neniam okazis" al la festlibro En la mondon venis nova lingvo de 2018.
Eksteraj ligiloj
- listo de publikaĵoj de li (germane kaj esperante) en la usone bazita retejo academia.edu
- ekzempla artikolo de li "La Olimpiaj Ludoj de 1972 en Munkeno el esperantista perspektivo" en Rerigardo 2015 de la Esperanto-grupo Nürnberg (germane kaj esperante)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.