Sankta | |||||
Bernardo de Clairvaux | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo | |||||
Persona informo | |||||
Bernard de Clairvaux | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1090 en Fontaine-lès-Dijon, Duklando Burgundio, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 1153 en Clairvaux, Graflando Ĉampanjo, Reĝlando Francio | ||||
Mortis per | malsano de gastrointesta sistemo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Tescelin de Fontaine vd | ||||
Patrino | Alèthe vd | ||||
Gefratoj | Nivard of Clairvaux • Gerard of Clairvaux • Humbeline of Jully vd | ||||
Edz(in)o | - | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • verkisto • filozofo • religiulo • himnoverkisto • mistikulo • religiulo vd | ||||
Laborkampo | filozofio • teologio • monastic life vd | ||||
Aktiva en | Cistercio • Clairvaux vd | ||||
| |||||
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | |||||
Kanonizo | 1174 | ||||
Festotago | 20-a de aŭgusto (okcidente) | ||||
Atributoj | Blanka cistercia vesto, diablo kun kateno, blanka hundo, episkopa bastono, libro | ||||
Patroneco | Cistercianoj, Burgonjo, Templanoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Bernardo de Clairvaux [kle:rVO:], aŭ "Bernardo el Klarvalo", (naskiĝis en 1090, mortis la 20-an de aŭgusto 1153) estis franca abato kiu disvastigis la ordenon de la Cistercianoj[1]. Li estis kanonizita en 1174, kaj deklarita doktoro de la Eklezio fare de Pio la 8-a en 1830.
Cisterciana abato
Li naskiĝis en Fontaine-lès-Dijon (Fontené le Diĵón), Burgundio, en nobela familio. En la jaro 1111 li membriĝis kun ĉirkaŭ 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Cîteaux [si:TO:], en Esperanto Cistercio. La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Bernard fariĝis abato de la klostro en Clairvaux. Dum sia vivo li fondis 68 monaĥejojn. Li forte influis la siatempan eklezion per sia teologio honore al la Virga Maria, siaj predikoj kaj verkoj. La 20-an de aŭgusto 1153 li mortis en la abatejo Clairvaux.
Li estis ege fama, kaj lia voĉo estis aŭskultita. Ekzemple kiam lia amiko Guillaume de Saint-Thierry legas la Teologion de Abelardo, kaj estas ŝokita de ĝi, li petas al Bernardo kondamnigi la aŭtoron. Li sukcesas kaj en la koncilio de Sens en 1141, Abelardo estas kondamnita, grandparte pro la akuzoj de Bernardo.
Religia fanatikulo
Bernardo el Klarvalo estis unu de la plej gravaj iguloj de la 2-a Krucmilito kontraŭ la araboj. Krome, li organizis samtempan Vendan Krucmiliton kontraŭ la vendoj, slavoj en la teritorio de nuna Germanio.
Referencoj
- ↑ William Smith. (2010) Catholic Church Milestones: People and Events That Shaped the Institutional Church (angle: "mejloŝtonoj de la katolika eklezio: personoj kaj eventoj kiuj formis la institucian eklezion")., p. 32. ISBN 978-1-60844-821-0.