Bernard Malamud | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Usona fikciisto | |||||
Persona informo | |||||
Bernard Malamud | |||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1914 en Broklino | ||||
Morto | 18-an de marto 1986 (71-jaraĝa) en Manhatano | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | tombejo Mount Auburn vd | ||||
Religio | judismo • agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Urba Kolegio de Nov-Jorko • Erasmus Hall High School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • universitata instruisto vd | ||||
Aktiva dum | 1949– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Natural ❦ The Magic Barrel ❦ The Fixer ❦ Pictures of Fidelman ❦ A New Life ❦ The Assistant ❦ Dubin's Lives ❦ God's Grace vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernard MALAMUD (naskiĝis la 26-an de aprilo 1914, mortis la 18-an de marto 1986) estis usona verkisto de romanoj kaj noveloj. Kune kun Saul Bellow kaj Philip Roth, li estis unu el la plej konataj usonaj judaj verkistoj de la 20-a jarcento. Lian romanon pri basbalo, The Natural, oni adaptis kiel kinofilmon (1984) en kiu ĉefrolis Robert Redford. Lia romano The Fixer (1966) pri kontraŭjudismo en car-epoka Rusio gajnis por li kaj la National Book Award[1] kaj la Premion Pulitzer.[2]
Referencoj
- ↑ National Book Award
- ↑ Fiction Pasintaj premiitoj, Premio Pulitzer
- Bazita sur la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.