Bernard Guetta | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Boulogne-Billancourt, Seine, Kvara Respubliko de Francio | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Centre de formation des journalistes vd | ||||
Partio | Ligo Komunista Revoluciista vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Nathalie Guetta vd | ||||
Edz(in)o | Catherine Sayegh vd | ||||
Parencoj | David Guetta vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernard GUETTA (naskiĝis la 28-an de januaro 1951 en Boulogne-Billancourt) estas franca gazetisto, specialiĝinta pri internacia geopolitiko. Li ricevis la premion Albert-Londres en 1981. Li estas membro de la Eŭropa Parlamento ekde 2019.
Biografio
Li vivis en familio de sefardoj. Lia patro estis restoraciisto kaj lia patrino estis psikologo. Li estas la duonfrato de la fama diskĵokeo David Guetta.
La etoso de la familio estis kontraŭ la koloniismo. Lia patro estis ligita al la grupo Socialismo aŭ barbareco. Dum la eventoj de majo de 1968 (Francio), li proksimiĝis kun trockiismo (li eniris en la grupo Junularo Komunista Revoluciista, kiu iĝos post 1973 la Ligo Komunista Revoluciista).
Proksimiĝante kun la modera maldekstro, li eniris en la gazeto Nouvel Observateur en 1971. Li estis ĵurnalisto en Le Monde de 1978 ĝis 1990. Ekde 1991 li kunlaboris kun la publika radio France Inter, kiun li foriris en julio de 2018.
Bibliografio
- Géopolitique, L'Olivier, 1995 (ISBN 2-87929-089-9)
- L'Europe fédérale, kun Philippe Labarde, Grasset, Collection : « Pour et Contre », 2002, 137 pages (ISBN 2-246-62981-0)
- Le monde est mon métier : Le journaliste, les pouvoirs et la vérité, kun Jean Lacouture, Grasset & Fasquelle, 2007, 395 pages (ISBN 2-246-72901-7)
- L'an I des révolutions arabes : decembro 2010-januaro 2012, Belin, 2012 (ISBN 2-701-16295-5)
- Mon Intime Conviction. Comment je suis devenu européen, 2014
- Dans l'ivresse de l'histoire, Flammarion, 2017
- L'Enquête hongroise (puis polonaise, italienne et autrichienne), Flammarion, 2019