Silvio Berlusconi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Silvio Berlusconi | |||||
Naskiĝo | la 29-an de septembro 1936 en Milano, Italio | ||||
Morto | 12-an de junio 2023 en Milano | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | chronic myelomonocytic leukemia vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | itala • angla • franca vd | ||||
Loĝloko | Palazzo Grazioli • Villa San Martino vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Milano vd | ||||
Partio |
| ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Luigi Berlusconi vd | ||||
Patrino | Rosa Bossi vd | ||||
Gefratoj | Maria Antonietta Berlusconi • Paolo Berlusconi vd | ||||
Edz(in)o | Veronica Lario | ||||
Amkunulo | Marta Fascina • Francesca Pascale vd | ||||
Infanoj | Marina Berlusconi kaj Pier Silvio Berlusconi | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Entreprenisto kaj politikisto | ||||
Laborkampo | politiko • media policy • amaskomunikilo • negoco vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Romo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 10-a de majo 1994 – la 17-a de januaro 1995 | ||||
Antaŭulo | Carlo Azeglio Ciampi | ||||
Sekvanto | Lamberto Dini | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 11-a de junio 2001 – la 23-a de aprilo 2005 | ||||
Antaŭulo | Giuliano Amato | ||||
Sekvanto | Silvio Berlusconi | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 23-a de aprilo 2005 – la 17-a de majo 2006 | ||||
Antaŭulo | Silvio Berlusconi | ||||
Sekvanto | Romano Prodi | ||||
Ĉefministro de Italio | |||||
Dum | la 8-a de majo 2008 – la 12-a de novembro 2011 | ||||
Antaŭulo | Romano Prodi | ||||
Sekvanto | Mario Monti | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Silvio BERLUSCONI [SILvjo berluSKOni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano, mortis la 12-an de junio 2023 samloke) estis itala miliardulo, entreprenisto kaj politikisto. Li estis kvarfoje ĉefministro de Italio inter 1994 kaj 2011. Li estis posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo della Libertà en 2009, kies unua estro li estis.
Berlusconi famiĝis origine kiel industriisto en pluraj fakoj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin kiel homon ne tuŝitan de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj afektis la kredindecon de la itala politikistaro en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio disfalis antaŭ la fino de lia oficperiodo kaj li devis rezigni. La disfalon kaŭzis la eliro de la norditala sendependisma partio Norda Ligo, estrita de Umberto Bossi, el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ tio, ke li estis plurfoje akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigite de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.
La 29-an de marto 2009, Silvio Berlusconi oficiale iĝis estro de La Popolo de la Libereco, centrdekstra partia federacio. Li lastfoje demisiis la 12-an de novembro 2011, pro la graviĝanta financa kaj ekonomia krizo en Italio.
Percepto en la itala socio
Berlusconi estas tre diskutata personeco en Italio kaj en la mondo. Kvankam li estas ege malŝatata de iuj sekcioj de la loĝantaro, kiu konsideras lin megalomanian industriiston kiu ne estas profesia politikisto kaj pensas nur pri la defendado de siaj personaj interesoj, li estas tre populara inter alia parto de la elektantoj en Italio. Kritikantoj demandas sin mem, kiel la plej riĉa homo en Italio kaj la posedanto de tri el la plej popularaj televid-kanaloj povas samtempe esti ĉefministro, sen ke estu konflikto da interesoj.
Subtenantoj opinias ke li estas nova politikisto kiu venis el la mondo de laboro kie li havis multe da sukceso kaj ke lia regado estas tre bona por Italio en la kampo de la ekonomio, en la renovigo de la publika administrado, ktp. Laŭ kritikantoj, internacie, Berlusconi altiris multe pli da kritikoj ol pozitivaj komentoj. Tio parte estas rezulto de kelkaj maltaŭgaj aŭ embarasaj ŝercoj aŭ komentoj kiujn li faris en internaciaj kuntekstoj. Unu tre konata okazo estis en 2003, kiam Berlusconi transprenis la rotaciantan prezidantecon de la Eŭropa konsilio de ministroj. Kiam la germana socialisma parlamentano Martin Schulz akre kritikis Berlusconi dum parolado en la Eŭropa parlamento, la itala ĉef-ministro respondis dirante ke li konis reĝisoron farantan filmon en Italio pri la Germana holokaŭsto, kaj ke Schultz "estus perfekta en la rolo de kapoo" (en naziaj koncentrejoj, la kapoo, itale capò, estis malliberulo, kiu havis la taskon gardi la aliajn malliberulojn). La komento, kiu estis sennecese ofenda kaj aparte provoka ĉar ĝi estis direktita al Germana parlamentano, provokis diplomatan krizon inter Italio kaj Germanio. Ĉiam liaj kritikantoj, ankaŭ ene de Italio, Berlusconi ofte faris maltaŭgajn aŭ vulgarajn komentojn publike. Antaŭ la ĝeneralaj balotoj en 2006, li uzis la fi-vorton "coglioni" (malĝentila vorto kiu signifas stultulojn) por indiki la italojn kiuj voĉdonas kontraŭ li. En 2008, li diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.
Laŭ liaj subtenantoj li estas la patro de la dua respubliko en Italio kiu estas pli demokratia, en kiu popolo povas elekti la ĉefministron. Liaj subtenantoj ankaŭ opinias ke li luktas por la ŝanĝo de la lando kontraŭ la partioj kiuj volas la intervenon de la Ŝtato en la publika vivo kaj malhelpas la renovigon.
Oni plurfoje procesis kontraŭ Silvio Berlusconi pro malsamaj krimoj, kiuj inkluzivis koruptadon de imposto-inspektistoj kaj juĝistoj kaj falsan ateston, sed tamen li ĉiam estis absolvita aŭ ne kondamita ĉar pasis tro da tempo de kiam okazis la krimo. La itala miliardulo ankaŭ estis parto de la fama kontraŭleĝa framasona loĝio P2, kiu en la okdekaj jaroj kolektis multajn famajn personojn sed, pro tio, nenia akuzo kontraŭ li estis proponita.
Laŭ Berlusconi, en Italio iuj juĝistoj estas politikaj malamikoj de li, kaj agas kontraŭ li pro politikaj kialoj. Berlusconi ofte rimarkigis, ke nur post kiam li komencis sian politikan vivon komenciĝis la juĝoj.
Laŭ siaj kritikantoj li estas danĝero por demokratio.
Dum sia politika vivo, li gajnis kaj malgajnis plurajn elektadojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- itale Vivpriskribo laŭ la oficiala paĝaro de la itala registaro Arkivigite je 2006-08-13 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Silvio Berlusconi laŭ BBC
- itale Oficiala paĝaro de Forza Italia, la politika partio de Silvio Berlusconi
|