BSE estas grupo de Berlinaj studentoj-esperantistoj. Ĝi ekestis en 2001, kaj de komenco de 2002 ĝis mezo de 2006 renkontiĝis preskaŭ ĉiusemajne.
Ekde 2008 ĝiaj aktivaĵoj okazas ene de la Esperanto-Junularo Berlin.
Regionaj vesperoj
BSE malregule okazigis dum siaj renkontiĝoj regionajn vesperojn. Tiam iu BSE-ano aŭ gasto prezentis landon aŭ regionon al la aliaj (kaj eblaj gastoj).
Foje tiaj vesperoj okazis sen longa antaŭplanado, ĉar gasto anoncis sin nur mallonge antaŭe, kaj estis petita rakonti pri sia lando aŭ regiono.
- Litova vespero: 20a de februaro 2004
- Alsaca vespero: 19a de marto 2004
- Emslanda vespero: 16a de aprilo 2004
- Oderbruch-vespero: 28a de majo 2004
- Sveda vespero: 11a de februaro 2005
- Sudafrika vespero: 29a de aŭgusto 2005
- Krimea vespero: 20a de januaro 2006
- Bretona vespero: 17a de februaro 2006
- Ŝvaba vespero: 23a de junio 2006
- Bosnia vespero: 26a de julio 2006
Esperanto-Kursoj
La membroj de BSE malregule okazigis semajnfinajn Esperanto-kursojn (10:00-18:00 sabate, 12:00-17:00 dimanĉe) en la Berlina Oficejo de GEJ. La retpaĝaro enhavis aliĝilon, la kotizo estis 10 eŭroj por homoj sub 27 jaroj, 20 eŭroj por aliaj, inkluzive de manĝaĵoj kaj lerniloj. (Finance Esperanto-Junularo Berlin estis respondeca por la kursoj.)
Iam aktivaj membroj
Inter la aktivaj membroj dum kelka tempo estis:
- Anna Posingies
- Anna-Laura Wickström
- Georg Jähning
- Jeannine Srugies
- Luisa Rund
- Paul Ebermann
- Robert Weemeyer
- Stefanie Hanisch
Ligoj
- Dissendolisto: b-s-e@yahoogroups.com Arkivigite je 2009-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- La retpaĝaro nun pro manko de aktivaj membroj malaktualas kaj baldaŭ malaperos.