La Berlina Traktato de 1926 estis amikeca kontrakto inter Germanio kaj Sovetunio, subskribita la 24-an de aprilo 1926. Ĝi estis daŭrigo de Traktato de Rapallo (1922) kaj celis montri al la Sovetunio, ke Germanio volas kunlabori kun Sovetunio eĉ post la Traktatoj de Locarno kun okcidentaj landoj.
La traktato enhavis interkonsentojn pri komerco kaj pri la jam ekzistanta armea kunlaboro, kiun la Manchester Guardian senvualigis en decembro de 1926. Germanio certigis Sovetunion pri sia neŭtraleco okaze de milito inter Sovetunio kaj tria lando (oni celis per tio ĉefe Pollandon).
Germana eksterafera ministro Gustav Stresemann volis la Sovetunion "moderigi" kaj li volis igi Germanion ponto inter la kapitalismaj landoj kaj Sovetunio.
La traktato estas subskribita por tempodaŭro de 5 jaroj kaj estis en 1931 plilongigita je 3 jaroj.