Bergenbier estas speco de biero produktata en Blaj en Rumanio.

La bierfarejo en 1994 transprenis la belga konzerno Interbrew, kiu en majo 1995 lanĉis la markon Bergenbier. En 2003 la marko atingis 8,3 % de la merkato en Rumanio. La emblemo de la biero montras ĝian nomon, super ĝi du montojn (Berg = monto en la nederlanda kaj germana lingvoj) kaj sube la sloganon "prietenii ştiu de ce" (amikoj scias kial).

Ĉar la bierfarejo subtenas la nacian futbalan teamon, la biero havas reputacion kiel "biero por amikoj de futbalo".

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.