Berettyóújfalu | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 040 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 82 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 13′ N, 21° 33′ O (mapo)47.21666666666721.55Koordinatoj: 47° 13′ N, 21° 33′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 170,98 km² (17 098 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Berettyóújfalu [+] | |||||
Berettyóújfalu [beretjOUjfalu] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu, kies centro estas. En la loknomo újfalu signifas: nova vilaĝo.
Bazaj informoj
- Areo: 171 km²
- Loĝantaro: 16000
- Poŝtkodo: 4100
- Telefonprefikso: 54
Geografio
Berettyóújfalu situas sur ebenaĵo, en ambaŭ bordoj de Berettyó, laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Oradea kaj Debrecen-Békéscsaba, laŭ fervojo Budapeŝto-Oradea.
Historio
La unua mencio pri nuna loko de Berettyóújfalu okazis en la 13-a jarcento, tiam pluraj vilaĝoj estis ĉi tie. Unu el tiuj vilaĝoj Berettyószentmárton akiris kampurban statuson kun doganprena rajto en 1481. Alia vilaĝo Herpály jam havis monaĥejon en la 12-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝoj kelkfoje estis detruitaj. Berettyóújfalu ricevis hajdukajn privilegiojn en 1608, sed grava evoluo okazis en la dua duono de la 19-a jarcento pro la alveninta fervojo kaj reguligo de la rivereto. La unua helpis la komercon, la dua la agrikulturon. Post Traktato de Trianon (1920) la tiama grandvilaĝo Berettyóújfalu iĝis iĝis departementejo en rest-Hungario. La komunumo rapide evoluis, fine akiris urban statuson en 1978, pli frue Berettyóújfalu kaj Berettyószentmárton estis unuigitaj.
Vidindaĵoj
- ruinaĵo de romanika abatejo
- kalvinana preĝejo (Berettyóújfalu)
- preĝejo Koro de Jesuo (Berettyóújfalu)
- termala banejo
Famuloj
- en Berettyóújfalu naskiĝis:
- Béla Rácz (advokato)
- aktoro Ildikó Tornyi
- ĉefministro Gyula Kállai
- ministro János Matolcsi
- ĵurnalisto Péter Tardos
- kuracistoj Róza Ádány kaj István Levente Garai
- moderna pentatlonisto István Szondy
- pastro István Jelenits
- poeto Jutka Miklós
- politikistoj István Ujhelyi kaj István Vitányi
- reĝisoro Károly Makk
- skermisto Imre Bujdosó
Ĝemelurboj
- Marghita, Rumanio
- Porcia, Italio
- Montegrotto Terme, Italio
- Viŝnij Voloĉjok, Rusio