Berberidopsis corallina | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
berberisopso Berberidopsis Hook. f. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La berberisopsacoj (latine Berberidopsidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo berberisopsaloj (Berberidopsidales). Ĝi enhavas ununuran genron (berberisopso) kaj 2 speciojn[1],[2].
Etimologio
La scienca nomo de la tipa genro Berberidopsis estas kunigo de 2 radikoj : Berberis + la greka ὄψις, εως (= vido, aspekto), do "kiu similas al berberiso". Estas 2 eblaj etimologioj por la genro Berberis: el la araba vorto de la frukto de tiu planto, aŭ el la greka βέρβερι, εος (= konko) pro la formo de la petaloj. Ĉiukaze, estas neniu etimologio kun d por klarigi la genran nomon Berberidopsis.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (10 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[3]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj
- Berberidopsidaceae Takht. - berberisopsacoj
- Berberidopsis Hook. f. - berberisopso
- Berberidopsidaceae Takht. - berberisopsacoj
- Berberidopsidales Doweld - berberisopsaloj