Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berbera leono

Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Ĥorduloj (Chordata)
Subfilumo: Vertebruloj (Vertebrata)
Klaso: Mamuloj (Mammalia)
Subklaso: Theria (Theria)
Infraklaso: Placentuloj (Placentalia)
Superordo: Laurasiatheria
Ordo: Rabobestoj (Carnivora)
Familio: Felisedoj (Felidae)
Subfamilio: Pantherinae (Pantherinae)
Genro: Panthera
Specio: P. leo
Panthera leo leo
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta sovaĝe
Aliaj Vikimediaj projektoj
Juna berbera leona paro en la hodinin-a zoo, Ĉeĥio

La berbera leono (Panthera leo leo), alinome atlasanubia leono, estas subspecio de leonoj. Ĝi ne plu vivas en la naturo kaj oni longtempe pensis ĝin formortinta, sed dum la lastaj tri jardekoj oni trovis berberajn leonojn en zooĝardenoj.

Ĝi estas la plej granda el inter la leonaj subspecioj, la viraj povas pezi 230–270 kg, la inoj 140–160 kg. La berbera leono nature vivis en Norda Afriko, de la Atlas-montaro, de Maroko ĝis Egipto. La lasta sovaĝe vivintan leonon oni pafmortis en 1922 en la Atlas-montaro.

Male al la plimulto de la afrikaj leonoj, la berbera leono estis montara rabobesto, kiu ŝatis la arbarojn. La du aliaj rabobestoj de la Atlas-montaro, la berbera leopardo preskaŭ kaj la Atlas-urso tute formortis.

Kiam la berberoj donacis leonojn al la maroka reĝo kiel simbolojn de sia fidelo, oni donacis berberajn leonojn. Posteuloj de tiuj – iam sovaĝaj - leonoj estis donacitaj en 1970 al la maroka zooĝardeno kaj de tie poste al aliaj zooparkoj. Tiuj estas plej verŝajne puraj subspecioj de la berbera leono. Krom tiuj ĉ. 11 en la zooparko de Adis-Abebo devenas de la bestoj de etiopa imperiestro Haile Selassie. Multaj pliaj supozitaj berberaj leonoj miksiĝis kun aliaj subspecioj.

La berberajn leonojn karakterizas pleje la dika nigra kolhararo de la virseksa berbera leono, kiu etendiĝas ex super la ŝultro kaj al la ventro.

La fia karaktro de Zordon en la filmo La Leonreĝo de Disney estis pretigita je ekzemplo de la berbera leono.

Regenerado

La virseksa kaj inseksa leonoj kuniĝis nur en la pariĝa tempo, kiu estis verŝajne en januaro. La gravediĝa tempo estas ĉ. 110 tagoj, post kio naskiĝas 1-6 idoj, plej ofte 3-4. La idoj estas forte malhele makulitaj. Ilia naskiĝa pezo estas ĉ. 7,5 kg, ĉiutage krekas 8–9 cm, la okuloj malfermiĝas je la sesa tago, en la 13-a tago ili ekiras.

La inoj iĝas sekse maturaj en aĝo de ĉirkaŭ du jaroj, sed ili povas gravediĝi nur en aĝo de 3-4 jaroj. La viraj ekinteresiĝas pri la inaj en aĝo de 24-30 monatoj, ĝenerale gravedigas la inojn en aĝo de 4 jaroj.

Nutrado

La ĉefa, natura predo de la Atlas-montaraj rabobestoj estis la berbera cervo kaj gazelo. Plia predo estis la paŝtitaj bestoj, ŝafoj, bovoj, kelkfoje ĉevaloj.

Parenceco

Ĝi batalis en la antikvaj romiaj arenoj kontraŭ la kaspia leono, sud-eŭropa leono, kiu lasta formortis en 80-100 p.K. Ili havis similajn kraniojn.

Laŭ nuntempaj supozoj, la ekstera diferenco de la subrasoj elformiĝis kiel adaptiĝo al la medio, tio estas al la pli malvarma montara regiono.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.