Benzaldehido
benzaldehido
Bastona kemia strukturo de la Benzaldehido
benzaldehido
Tridimensia strukturo de la Benzaldehido
Migdalujo, arbo kiu donas amigdalinon,
antaŭanton de la benzaldehido.
  • Fenil-metanalo
  • Benzoata aldehido
  • Oleo de amaraj migdalujoj
Kemia formulo
C7H6O
CAS-numero-kodo100-52-7
ChemSpider kodo235
PubChem-kodo240
Merck Index15,1060
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora aŭ flaveca
likvaĵo forte refrakta
Molmaso106.12 g·mol-1
Denseco1.044 g cm−3
Fandpunkto−57 °C
Bolpunkto178.1 °C
Refrakta indico 1,5456
Ekflama temperaturo64 °C
Memsparka temperaturo192 °C
SolveblecoAkvo: 3,3 g/L (20 °C)
Mortiga dozo (LD50)1200 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR22
SekurecoS24
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo07|08}
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH227, H302+312, H315, H320, H317, H334, H401, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P261, P264, P270, P272, P273, P280, P301+312, P302+352, P304+341, P305+351+338, P330, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P370+378, P403+235, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzaldehido estas organika kombinaĵo konsistante je benzena ringo kaj formiila (R-COH) substituanto. Ĝi estas la plej simpla aromata aldehido kaj unu el la plej industrie utilaj substancoj. Ĉi-senkolora likvaĵo posedas karakterizan migdalecan odoron.[2][3] Benzaldehido estas la ĉefa komponaĵo en la oleo de amaraj migdaloj kaj povas ekstraktiĝi per serio da aliaj naturaj fontoj.

Sinteza benzaldehido estas odorigagento kiu imitas la migdalan ekstraktaĵon, kiu uzatas por odorigi kukojn kaj aliajn bakitaĵojn. Benzaldehido ĉeestas en la esenco de Pleurotus ostreatus. Ĉi-substanco estas iom damaĝa al okuloj kaj mukoza membrano de la spira sistemo. Pro ĝia malalta volatileco ĝiaj stimulaj efektoj ne estas sufiĉaj por kaŭzi damaĝojn.

Historio

Justus von Liebig (1803-1873) kaj Friedrich Wöhler (1800-1882), du eminentaj germanaj sciencistoj, studis la proprecojn de la amara migdaloleo kaj malkovris ke la sama grupo (benzoila aŭ C6H5CO-) senŝanĝe pasas tra varieco da reakcioj -- ĝi estas la tiam nomata "radikalo". Von Liebig kaj Wöhler estis stimulitaj de esploroj faritaj en Francio: en 1830, la kemiistoj Pierre Jean Robiquet (1780-1840) kaj Antoine Charlard (1796-1879) konvertis la oleon de amaraj migadloj en benzoata acido per oksidado.

Ili same kreis neŭtralan komponaĵon kiu malkomponiĝis al benzoata acido kaj alia kristaleca substanco kiu formis la saman acidon ekde la oleo. Ili nomis la kristalecan materialon amigdalino kaj deduktis ke la oleo estis la benzoila radikalo.

Provante sistematigi la organikan kemion, von Liebig pli malfrue disvolvis lia teorio pri la radikaloj, kiu hipoteze asertas ke organikaj komponaĵoj estas rezulto de interagoj kaj transformoj de radikaloj anstataŭ atomoj. Pli malfrue, la vorto "radikalo" estis uzata por determinado de atomo aŭ grupo da atomoj enhavante malparigitan elektronon, kaj do ĝi iĝis sinonimo de "libera radikalo", signifante "nekombinita radikalo".[4]

En 1803, D-ro Schrader, en Berlino, malkovris ke pistitaj migdaloj liberigis "prusian acidon". La unuaj kiuj detektis la glikozidon en la substanco estis la francaj kemiistoj Robiquet kaj Charlard, en 1830. En 1837, Liebig kaj Wöhler esplori la strukturon de la komponaĵo kaj malkovris ke ĝi enhavas benzaldehidon, cianidan acidon kaj sukeron.

En antikva Egiptio, semoj de persikoj estis uzataj en la ekzekutado de mortopuno. Tamen, eĉ en la hodiaŭaj tagoj, dum farado de la germana tradicia fruktohava pano konata kiel "Stollen", kelkaj amaraj migdaloj devas aldoniĝi al la pasto por proporcii la ĝustan guston. Tamen, tiaj fruktoj ne estas vendeblaj en superbazaroj, sed en farmacioj kaj en etaj kvantoj enhavante adekvatan konsilon.

Malgraŭ tio, semoj de amaraj migdaloj povas konsideriĝi specialaĵo. Cianogenaj glikozidoj estas serioza problemo en pluraj ĉiutagaj manĝaĵoj en tropikaj landoj tiaj kiaj la maniokoj, batatoj, bambuoĝermoj kaj limofazeoloj.[5]

Sintezoj

Sintezo 1

  • Benzaldehido estigeblas per enzima hidrolizo de la amigdalino:

amigdalinosakarozo+benzaldehido

Sintezo 2

benzonitrilo+klorida acido benzaldehido+kloramino

Sintezo 3

  • Benzaldehido prepareblas per klorigo de la tolueno sekvata per kataliza hidratigo:

toluenobenzala kloridobenzaldehido

Sintezo 4

  • Industrie, benzaldehido estiĝas per gasfaza oksidado de la tolueno en la ĉeesto de vanada kvinoksido kaj molibdena oksido sub 350 °C:

toluenobenzaldehido+akvo

Sintezo 5

2tolueno+kromila klorido2benzaldehido+2klorida acido

Sintezo 6

  • Ĉar la cinamomoleo estas facile akirebla, benzaldehido preparatas ekde la cinamaldehido per refluo en akva/alkohola solvaĵo inter 90 °C kaj 150 °C en baza medio dum 5 ĝis 8 horoj, sekvata per distilado de la fina produkto:[6]

cinamaldehido+akvobenzaldehido+acetaldehido

Sintezo 7

benzila alkoholobenzaldehido

Sintezo 8

  • Aldehida sintezo de Gattermann-Koch: Benzeno konvertiĝas en benzaldehidon pasante miksaĵon da karbona unuoksido kaj gasa klorida acido sub alta premo meze de etera solvaĵo de benzeno en ĉeesto de anhidra aluminia klorido kaj kupra (I) klorido:

benzeno+karbona unuoksido+klorida acidobenzaldehido+CuCl2

Sintezo 9

  • Preparado de benzaldehido per traktado de benzeno, kloroformo kaj natria hidroksido:

benzeno + kloroformo + 3 natria hidroksido benzaldehido + 3 natria klorido + 2akvo

Sintezo 10

vinil-benzeno+ozono+akvo benzaldehido+formaldehido+hidrogena peroksido

Sintezo 11

  • Reakcio de Rosenmund[7]:Benzoila bromido povas konvertiĝi al benzaldehido per reduktigo en ĉeesto de paladio:[8][9]

benzoila kloridobenzaldehido+klorida acido

Reakcioj

Reakcio 1

benzaldehido2-nitrobenzaldehido

Reakcio 2

  • En industrio, benzaldehido uzatas ĉefe kiel antaŭanto al multaj organikaj komponaĵoj, variantaj el farmaciaĵoj kaj plastaj aldonaĵoj. La mandelata acido[10] estigeblas ekde la benzaldehido, per reakcio kun cianida acido, sekvata per hidrolizo de la mandelonitrilo:[11]

benzaldehidomandelonitrilomandelata acido

Reakcio 3

benzaldehido+acetata anhidridocinamata acido+acetata acido

Literaturo

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.