Benjamin Kiesewetter | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1853 en Arnstadt | |
Morto | 5-an de julio 1934 (80-jaraĝa) en Arnstadt | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Benjamin KIESEWETTER (naskiĝinta la 1-an de novembro 1853 en Arnstadt, mortinta la 5-an de julio 1934 samloke) estis germana komercisto kaj politikisto.
Vivo
Post la frekvento de la nehumanisma gimnazio de Arnstadt li trejnitis en la gantojfabriko Liebmann & Kiesewetter. En 1873/74 li mem transprenis la estradon de la patra firmao.
En 1886 Kiesewetter elektitis urba konsilanto. En la 29.11.1898 li iĝis vicestro de la konsilantaro, en la 9.9.1902 ties estro. Ĝis 1928 li seninterrompite funkciis tiel.
Inter 1898 kaj la printempo de 1919 li krome estis deputito en la landa parlamento de la Duklando Schwarzburg-Sondershausen.
Honoroj
- Kommerzienrat
- Honora civitano de Arnstadt, okaze de la datreveno 25-a konsilantar-estrada (9.9.1927)
- Strato nomiĝis por li en lia naskiĝurbo (Benjamin-Kiesewetter-Straße, ĉe Arnsberg)
Membrecoj
- Turnverein von 1849, poste ankaŭ honora membro
- Thüringer Waldverein Arnstadt, societa estro
- Verschönerungsverein
- Concordia-Gesellschaft, estro
- Eremitagen-Gesellschaft, estrarano
- Rennsteigklubo 1896, ekde la 9.2.1897
Eksteraj ligiloj
- La honoraj civitanoj de Arnstadt Arkivigite je 2010-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.