Benito Mussolini | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Benito Mussolini | |||||
Naskonomo | Benito Amilcare Andrea Mussolini | ||||
Naskiĝo | 29-an de julio 1883 en Predappio | ||||
Morto | 28-an de aprilo 1945 (61-jaraĝa) en Giulino, Mezzegra | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Walter Audisio vd | ||||
Tombo | Kripto de la Familio Mussolini vd | ||||
Lingvoj | franca • itala • germana vd | ||||
Loĝloko | Palaco de Venecio • Villa Torlonia vd | ||||
Ŝtataneco | Itala Sociala Respubliko • Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Laŭzano vd | ||||
Partio | Partio Faŝista Respublika • Nacifaŝisma Partio • Partio Socialista Itala • Fasci Italiani di Combattimento • Partito Fascista Rivoluzionario vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Alessandro Mussolini vd | ||||
Patrino | Rosa Maltoni vd | ||||
Gefratoj | Edvige Mussolini • Arnaldo Mussolini vd | ||||
Edz(in)o | Rachele Mussolini • Ida Dalser vd | ||||
Amkunulo | Ida Dalser • Margherita Sarfatti • Clara Petacci vd | ||||
Infanoj | Bruno Mussolini • Edda Mussolini • Vittorio Mussolini • Anna Maria Mussolini • Romano Mussolini • Benito Albino Dalser vd | ||||
Parencoj | Galeazzo Ciano • Alessandra Mussolini • Romano Floriani Mussolini vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • instruisto • politikisto • faŝisto vd | ||||
Aktiva en | Milano • Romo vd | ||||
Aktiva dum | 1902–1945 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.
Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.
Titoloj
Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1]

Interesaĵoj
- Li kondamnis t.n. oktobran revolucion konsiderante ĝin regado de sanga teroro, farita de bolŝevikoj, kiuj estis murdistoj kaj ke oni devas protekti Italion antaŭ ilia regado
- En 1919 konstatis, ke la rusan revolucion organizis judaj bankistoj el Novjorko kaj Londono, kaj 80% de la gvidantoj de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estis judoj. En 1934 organizis Faŝisman Internacian Kongreson dum kiu oni konstatis, ke judoj i.a. praktikas okultismon, provas alkonduki al internacia revolucio, kontraŭbatalas patriotismajn ideojn kaj kristanan civilizon
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...".