Benito Juárez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Prezidanto de Meksiko | |||||
Persona informo | |||||
Benito Pablo Juárez García | |||||
Naskiĝo | 21-a de marto 1806 en San Pablo Guelatao, Oaxaca, Meksiko | ||||
Morto | 18-a de julio 1872 en Meksikurbo, Meksiko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Zapotekoj vd | ||||
Lingvoj | hispana • zapoteka lingvaro vd | ||||
Ŝtataneco | Meksiko vd | ||||
Alma mater | Instituto de Ciencias y Artes de Oaxaca vd | ||||
Partio | Partio Liberala vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Margarita Maza vd | ||||
Infanoj | Benito Juárez Maza vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato • juĝisto • politikisto vd | ||||
| |||||
Prezidanto de Meksiko | |||||
Dum | 1858–1864 | ||||
Antaŭulo | Ignacio Comonfort | ||||
Sekvanto | Maksimiliano de Habsburgo (imperiestro) | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 1867–1872 | ||||
Antaŭulo | Maksimiliano de Habsburgo (imperiestro) | ||||
Sekvanto | Sebastián Lerdo de Tejada | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Benito Pablo JUÁREZ GARCÍA [Ĥŭares Garsia] (naskiĝis la 21-an de marto 1806 en San Pablo Guelatao (Oaxaca), mortis la 18-an de julio 1872 en la nacia palaco en Meksikurbo) estis prezidanto de Meksiko inter 1858 kaj 1872.
Juárez estis indiĝena meksikano deveninta de la zapotekoj kaj lernis la hispanan lingvon nur en la aĝo de 12 jaroj. Kiel guberniestro de la provinco Oaxaca li distingis sin per progresema agado. Sub la prezidanteco de Santa Anna li estis arestita kaj deportita al Havano; li sukcesis fuĝi al Nov-Orleano, kie li vivis ĝis 1855.
Dum la regado de Juan Álvarez li estis ministro pri justico kaj publika klerigo. Li instigis progresemajn leĝojn, kiuj preparis la konstitucion de 1857, kiam li estis nomumita prezidanto de la Plej Supera Tribunalo.
Konservativula ribelo ekigis la reforman militon, dum kiu Juárez en 1858 senbalote alprenis la prezidantecon de la respubliko kaj unu jaron poste proklamis reforman leĝaron. Tiu leĝaro konsistigas la bazon de la moderna meksika ŝtato; ĝi konfiskis la bienojn de la klerikaro, ŝtatigis la terenon kaj deklaris la disecon de eklezio kaj ŝtato.
Post iro en Meksikurbon en 1860 li estis en 1861 konfirmita kiel prezidanto. Pro la malfacila fiska situacio li suspendis la pagon de eksterlandaj ŝuldoj, kontraŭ kio protestis Francio, Hispanio kaj Britio. Sekvis invado de francaj trupoj, kun la konsento de la malvenkintoj de la reforma milito kaj la proklamado de Maksimiliano de Habsburgo kiel imperiestro de Meksiko, kiu formale regis de 1864 ĝis 1867.
Apogate de la burĝaro kaj granda parto de la kamparanaro Juárez sukcesis organizi reziston al la invadintoj. Kvankam li devis retiriĝi ĝis la ekstrema nordo de la lando, li fine ricevis helpon de Usono, kiu esperis tiel malgrandigi la influon de la eŭropaj ŝtatoj. Tiel Juárez sukcesis rekonkeri la ĉefurbon kaj iĝis reelektita kiel prezidanto en 1867. Li regis en tiu periodo tre aŭtoritatece kaj frontis pli kaj pli grandajn financajn problemojn.
En 1871 li estis reelektita, sed lia sano jam estis malforta. En 1872 li mortis, laŭ iuj pro angino, laŭ aliaj pro apopleksio aŭ koratako.
Benito Juárez estas konsiderata nacia heroo de Meksiko. La germana verkisto Karl May priskribas lian agadon en sia romano Das Waldröschen (la arbara rozeto), en kiu li tamen iom unuflanke prezentas la historiajn detalojn.
Citaĵo
|