Bengallingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | bn.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | bengala |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de marto 2024 | |
Artikolnombro | 150 224 |
Profundeco | 307.5 |
Paĝoj | 1 233 271 |
Redaktoj | 7 295 527 |
Uzantoj | 451 850 |
Aktivaj uzantoj | 1 136 |
Administrantoj | 14 |
Dosieroj | 18 118 |
La bengallingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bengala lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon বাংলা উইকিপিডিয়া. La projekto fondiĝis en januaro 2004. La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 150 224 artikolojn.
La projekto superis 10 000 artikolojn en oktobro 2006, iĝante la dua sud-azia lingvo faranta tion. La 25-an de decembro 2020 la retejo atingis la mejloŝtonon de cent mil artikoloj. Ĝis la 17-a de oktobro 2021, la projekto sume havas 1.170 aktivajn redaktantojn monate, kaj okupas la 4-an rangon laŭ profundo inter Vikipedioj. En 2018, la bengala Vikipedio estis rigardata ĉirkaŭ 190 milionoj da fojoj el la tuta mondo. Averaĝe la retejo estis vidata pli ol 500 mil fojojn tage.
Ekde junio 2020, bengala Vikipedio estas la sola reta senpaga enciklopedio verkita en la engala lingvo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej grandaj bengallingvaj enhav-rilataj retejoj en interreto.
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
|