Benedikto la 12-a | ||
---|---|---|
197-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Jacques Fournier | |
Pontifiko | de 20-a de decembro 1334 | |
ĝis 25-a de aprilo 1342 | ||
Antaŭulo | Johano la 22-a | |
Sekvanto | Klemento la 6-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | inter 1280 kaj 1290 en Saverdun, reĝlando Francio | |
Morto | 25-a de aprilo 1342 en Avinjono | |
Mortokialo | gangreno [#] | |
Tombo | Katedralo de Avinjono [#] | |
Alma mater | Universitato de Parizo [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Benedikto la 12-a (latine Benedictus Duodecimus, naskonome Jacques Fournier) estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1334, kaj estis la tria el la papoj de Avinjono. Li oficis ĝis sia morto la 25-an de aprilo 1342, dum 7 jaroj, 4 monatoj kaj 6 tagoj. Sume temis pri la 197-a papo.
Vivo
La filo de muelisto kaj cisterciano intencis reformi la monakan vivon kaj la eklezian administradon. La repaciĝo kun la de la antaŭulo ekskomunikita reĝo Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio) malhelpitis fare de la franca reĝo; ankaŭ la papaj klopodoj peri pacon inter Francujo kaj Anglujo restis vanaj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.