Benedict Daswa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1946 |
Morto | 2-an de februaro 1990 (43-jaraĝa) |
Mortokialo | neakra traŭmato |
Tombo | Sud-Afriko |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Sud-Afriko |
Okupo | |
Okupo | lerneja majstro |
Benedict DASWA (naskita en la 16-a de junio 1946 en Mbahe / Provinco Limpopo, mortinta la 2-an de februaro 1990 samloke) estis sudafrika instruisto kaj lernejestro. Li mortis kiel martiro de kredo mortigite de bando de furiozigitoj, ĉar li rifuzis kunlabori kun ili kaj kunfinanci iliajn superstiĉojn. Lia martireco estis konfirmita en 2015, la beatigo okazis en la 13-a de septembro 2015 fare de la itala kardinalo Angelo Amato. Ĝi estis ankaŭ la unua beatigo de sudafrikano. [1]
Vivo
Bakali Daswa, kiel estis lia naskiĝnomo, estis el la tribo de la Lemba-oj. Li okupiĝis pri la gregoj de sia familio kaj nur poste frekventis la bazlernejon. Post la morto de la patro li eĉ devis interrompi la studojn por perlabori la vivon de la familio.
Per amiko de Johanesburgo li konatiĝis kun katolikismo. Post du jaroj da katekisma instruado li ricevis la bapton kaj eknomiĝis Benedikto. Li iĝis membro aktiva en la paroĥejo. Li estis instruisto kaj katekisto kaj ŝatis precipe la laboron kun junuloj. Samtempe li engaĝiĝis pri familioj kun financaj problemoj. Li estis tre respektita en la komunumo loka, estante plena de honesteco, sincereco kaj integreco. Li ankaŭ antaŭenpuŝis la konstruon de la unua preĝejo en la regiono kaj iĝis lerneĵestro finfine.
Martiro
En novembro 1989 tempestoj estis taksitaj de la lokanoj kiel puno de la dioj. En januaro 1990, okaze de novaj tempestegoj, la olduloj malferme deklaris ke ili estiĝis per magio. Tial ili postulis impostopagon de ĉiuj vilaĝanoj por sukcesa farado de la repaciĝritoj. Daswa ne pagis deklarante ke temis pri normala natura fenomeno. Pro tio oni verŝis sur lin akvon bolantan antaŭ murdi lin per ponardopikoj. Liaj lastaj vortoj estis: "Dio, akceptu mian spiriton en Viajn manojn!".
Notoj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Benedict Daswa en la franca Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
- Pri Daswa kaj la beatigo, en la lingvo angla Arkivigite je 2015-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Franclingva artikolo pri Daswa