Benedek Varga
Persona informo
Naskiĝo en 1962
en Hungario Budapeŝto (Hungario)

Benedek Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Benedek estas hungara muzeestro.

Benedek Varga[1] naskiĝis en 1962 en Budapeŝto.

Biografio

Benedek Varga akiris diplomon pri historio-arĥivado en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989, poste li studis helpe de internacia stipendio en Londono, Kembriĝo (Britio) kaj Wolfenbüttel. Hejmenveninta li laboris en muzeo-biblioteko-arĥivo de Universitato Semmelweis. Li iĝis vicmuzeestro en 2000, muzeestro inter 2008-2016. Intertempe li estis ankaŭ lektoro en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li estis nomumita muzeestro de Hungara Nacia Muzeo en 2016.

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.