Bence Apáti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1981 (43-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Miklós Apáti (poeto) |
Patrino | Katalin Lukácsy |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Bence Apáti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Apáti Bence estas hungara baletisto, ĵurnalisto. Liaj gepatroj estis Miklós Apáti (poeto) kaj Katalin Lukácsy.
Bence Apáti[1][2] naskiĝis la 8-an de januaro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Bence Apáti akiris baletistan diplomon en la Hungara Dancarta Altlernejo en 2000, sed li studis ankaŭ en Madrido. Liaj pli gravaj instruistoj estis László Seregi, Tamás Koren, Zoltán Nagy (baletisto) kaj Gábor Keveházi. Post la baleta diplomo li baletis en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo ĝis 2017, poste li estis ĵurnalisto, ankaŭ elektronike. Li estis videbla en pluraj televidaj programoj. Ekde 2019 li estis gvidanto de la baletistoj en la Operetoteatro (Budapeŝto). Li ricevis premion en 2013. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis ĝemelojn.
Elektitaj roloj
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- La Nuksrompilo - princo
- Cignolago - Rotbart, pas de trois
- Sergej Prokofjev-László Seregi: Romeo kaj Julieta (baleto) - Oberon, Zuboly, Tybalt
- Ŝekspiro-László Seregi: La Dresado de la Megero (baleto) - Petruchio
- Aram Ĥaĉaturjan-László Seregi: Spartacus (baleto) - titolrolo
- Léo Delibes: Sylvia (baleto) - Orion, Kentaur
Lia filma rolo
- Kút (2016) - Rajmunt