Varanasio | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
| |||
urbo • urbego • sankta urbo | |||
Administrado | |||
Lando | Barato | ||
Federacia ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||
Distrikto | Varanasio | ||
Poŝtkodo | 221456 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 201 815 (2011) | ||
- Aglomeracio | 1 435 113 (2011)[1] | ||
Loĝdenso | 14 598 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)25.32583.006944444444Koordinatoj: 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo) | ||
Alto | 76 m [+] | ||
Areo | 82,1 km² (8 210 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Varanasi [+] | |||
Varanasio (hindie वाराणसी, (Vārāṇasī), prononco: [vɑːrɑːɳəsiː]; antaŭaj nomoj: Benares, / bənɑːrəs /, (Kāshī) (la lumanta)) estas milionurbo. Ĝi situas en la nordbarata federacia ŝtato Utar-Pradeŝo kaj estas rigardata kiel la plej sankta urbo de hinduismo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Barato (iam Hindio).
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 198 491 loĝantoj sur areo de 82,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 598 loĝantoj/km². Dume pli ol 1 000 000 pilgrimantoj vizitas tien ĉiujare.
Varanasi estas hejmo al kvar universitatoj. Mark Twain skribis pri la urbo: "Benares estas pli aĝa ol historio, pli aĝa ol tradicio, pli aĝa eĉ ol legendo, kaj aspektas dufoje same aĝa kiel ĉio el ili sume.
Geografio
Varanasio situas laŭ la rivero Gango. Delhio troviĝas 776 km-ojn.
Ĝi lokas ĉe koordinatoj 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)25.32583 .
Historio
Laŭ legendo la urbo estis fondita fare de la hindua dio Ŝivo, ĉirkaŭ 5,000 jarojn por unu el la plej gravaj pilgrimejoj en la lando. Ĝi estas unu el la sep sanktaj urboj de la hinduoj. Ĝi estis la ĉefurbo de la regno Kaŝio, unu el la dek ses grandaj regnoj. La budho Gotamo faris sian unuan predikon ĉi tie, en Sarnato, rakonto kiu troviĝas en la Sutro de la ekturno de la darmorado.[2][3][4] Multaj hinduaj skribaĵoj (eĉ ankaŭ ĉinaj) mencias ĝin. Varanasio estis ankaŭ komerca kaj industria centro pri silkoj, parfumoj, eburoj kaj skulptaĵoj. En 2006 kaj ankaŭ post unu jaro bomboatakoj okazis fare de teroristoj.
Klimato
Varanasio havas subtropikan klimaton kun grandaj diferencoj. La someroj estas longaj, de frua aprilo ĝis oktobro kun musono-sezonoj. La vintro daŭras de decembro ĝis februaro. La temperaturoj estas somere 32-46 °C, vintre 5-15 °C - 15 °C. Jare pluvas po 1110 mm.
Vidindaĵoj
Trafiko
La flughaveno troviĝas 25 km-ojn. Trajnoj trafikas ekde 1862. En la urbo aŭtobusetoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Sur la rivero boatoj kaj malgrandaj vaporŝipoj trafikas.
Rimarkindaj loĝantoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Census of India 2011: Provisional Population Totals. Urban Agglomerations/Cities having population 1 lakh and above. (PDF-Datei; 138 kB)
- ↑ Pletcher, Kenneth. (2010) The Geography of India: Sacred and Historic Places. The Rosen Publishing Group, p. 159–160. ISBN 978-1-61530-142-3.
- ↑ Herman, A. L.. (1999) Community, Violence, and Peace: Aldo Leopold, Mohandas K. Gandhi, Martin Luther King, Jr., and Gautama the Buddha in the Twenty-First Century. SUNY Press, p. 153. ISBN 978-0-7914-3983-8.
- ↑ Melton, J. Gordon. (2010) Religions of the World, Second Edition: A Comprehensive Encyclopedia of Beliefs and Practices. ABC-CLIO, p. 2536. ISBN 978-1-59884-204-3.