Benő Doktorics [doktoriĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Doktorics Benő estis hungara inventisto, inĝeniero.
Benő Doktorics naskiĝis la 11-an de decembro 1879 en Kisgeresd. Li mortis la 13-an de marto 1958 en Martonvásár.
Biografio
Benő Doktorics akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1901. Ekde 1903 li laboris en fabriko de Hungaraj Ŝtatfervojoj, kie li okupiĝis pri lokomotivoj kaj aliaj maŝinoj. En 1906 lia studo atingis arĝentan medalon en ekspozicio en Milano. Paŝo post paŝo li ricevis pli gravajn postenojn. En 1920 li ricevis patenton pri ventoturbino kun vertikala akso, samjare pri lokomotivo, kiu profitis foruzitan vaporon, en 1923 maŝinon, kiu funkciis per premita aero. Li pensiuliĝis en 1930.
Elektitaj publikaĵoj
- Szívógépek, gázfejlesztők és erőtelepek, mindenféle tüzelőanyag felhasználására való szerkezetek ismertetésével (1934; ankaŭ germane)
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.