![](../I/1911_Belga_Esperantisto_3(4)a.jpg.webp)
Belga Esperantisto, januaro 1911.
Belga Esperantisto estis la organo de Belga Ligo Esperantista, fondita en 1908, kiel posteulo de Belga Sonorilo, kiu idistiĝis; formato 24x16 cm. Redaktis ĝin: Léon Champy, Van Laere, Amatus van der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.
Inter Aŭgusto 1914 kaj Decembro 1920 ĝi estis interrompita kaŭze de la unua mondmilito. Same inter Februaro 1940 kaj Novembro 1945 pro la Dua Mondmilito.
Ĝi aperis ĝis 1961, kiam Belga Ligo Esperantista praktike ĉesis ekzisti favore al Belga Esperanto-Federacio kaj kiam fondiĝis la revuo Sonorilo, kiun oni povas konsideri posteulo de Belga Esperantisto.
Elstaraj artikoloj
- Pri la defendo de la lingvoj de malgrandaj nacioj en Belga Esperantisto, februaro 1910, p. 78, fare de Patrick Parker.
Bildaro
- Belga Esperantisto, januaro 1911.
- Mencio de Belga Esperantisto je dorsa kovrilpaĝo, 1922.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.