Naters | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Naters | |||||
Naters | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Brigo | ||||
Koordinatoj | 46° 19′ 00″ N 07° 59′ 00″ O / 46.31667 °N, 7.98333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 00″ N 07° 59′ 00″ O / 46.31667 °N, 7.98333 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 9079 | ||||
Areo | 147,04 km² | ||||
Alteco | 673 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 3904 | ||||
Komunumkodo | 6007 | ||||
Situa mapo de Naters | |||||
Naters estas komunumo en la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 9079 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
Naters en Supra Valezo, la germanlingva de Kantono Valezo, en distanco de proksimume 145 km oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 128 km sude de Zuriko, en la valo de Rodano, apud la alfluejo de rivero Masaal Rodano. La ĉefa setlejo de la komunumo estas la vilaĝo Naters, kiu situas sur alteco de 673 m s.m. en la rodana ebenaĵo. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la monto Aletschhorn kun alteco de 4195 m s.m., kie naskiĝas la Supra Aleĉ-Glaĉero. Al la komunumo apartenas krom la ĉefloko Naters la skisportlokoj Blatten bei Naters kaj Belalp, kaj la vilaĝoj Birgisch kaj Mund.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 147,04 km², de kiuj 10,2% estas kovritaj de arbaro, 19,9% servas por agrikulturo kaj 1,8% por setlado. Pli ol du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto el rokoj kaj glaĉeroj.[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Naters limas en nordo al Fieschertal, en nordoriento al Betten, en oriento al Riederalp, en sudoriento Bitsch, en sudsudoriento al Termen, en sudo al Brig-Glis, en sudsudokcidento al Baltschieder, en sudokcidento al Eggerberg, en okcidento al eksklavo de Baltschieder, kaj en nordokcidento al Blatten.
Trafiko
Tra Naters kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 19, kiu konektas Valezon tra la Furkopasejo al Andermatt. Pere de stacidomo ĉe la Materhonro-Gothardo-Fervojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Naters datiĝas el la jaro 1018 kiel Nares. Dum la frua mezepoko Naters estis havaĵo de la Abatejo Sankta Maŭrico. En la jaro 1079 la imperiestro Henriko la 4-a donacis la bienon de Naters al la episkopo de Siono. Naters post tio fariĝis la centro de la episkopa majorejo kaj administra centro de la dekono, kiu kutime estis donita de la episkopo kiel feŭdo al diversaj nobelaj familioj. En la jaro 1446 kun la episkopo Vilhelmo estis interkonsentitaj la reguloj laŭ kiuj, la episkopo perdintus sian politikan povon, tiu regularo tamen validis nur dum kvin jaroj. Post la Helveta Revolucio de 1798 la vilaĝoj de Naters estis detruitaj dum la luktoj kun francaj trupoj. Post la revolucio la komunumo Naters malriĉiĝis kaj multaj lokaj civitanoj elmigris al Argentinio. En la dua duono de la 20-a jarcento estis konstruitia la skiregiono de Belalp kaj ek de tiam la turismo akiris grandan signifon en la loko kaj alportis novan bonfarton.[3]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Birgisch kaj Mund estis integritaj al la komunumo Naters.
Vidindajoj
- Muzeo pri la Svisa Gvardio
- Kastelo Schloss "Uf der Flüe"
- Kastelo Ornavassoturm
- Preĝejo Sankta Maŭrico el la 17-a jarcento, kun sonorilturo el la 12-a jarcento
- Apud la preĝejo troviĝas ostejo (konstruita en 1514), kie pli ol 30000 kranioj estas stakigataj.
Monda naturheredaĵo
Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Naters
- La kastelo Schloss "Uf der Flüe" Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine germane
- La kastelo Ornavassoturm france germane
Bildoj
- Preĝejo de Naters
- Kastelo Uf der Flüe
- Pastrejo de Naters
|