Bela-Bela | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 0480 • 0480 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 53′ S, 28° 18′ O (mapo)-24.88528.294166666667Koordinatoj: 24° 53′ S, 28° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 130 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bela-Bela (ĝis 2002 Warmbaths aŭ Warmbad) estas grandurbo kaj kuracbanloko en Sudafriko, en Provinco Limpopo.

Bazaj informoj
Geografio
Bela-Bela situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Pretorio troviĝas 92, Johanesburgo 148, Bloemfontein 516, Durbano 615, Port Elizabeth 1043, Kaburbo 1385 km.
Historio
En la 18-a jarcento lokaj triboj malkovris termofontojn en la areo. Pioniro Carl Van Heerden establis tie bienon la unua. En 1873 ŝtato Transvalo aĉetis la teron kaj establis feriejon nomitan Hartingsburg post la eminenta nederlanda biologo Pieter Harting. La britoj okupis la feriejon dum la angla-buro milito kaj ili renomis la poŝton Warm Baths en 1903. En 1920 Warmbaths estis proklamita urbo. En 1932 ĝi iĝis municipo.
Trafiko
La nacia ĉefŝoseo kaj fervojo Pretorio-Zimbabvo tuŝas Bela-Bela-on.
Klimato
Bela-Bela havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 12-23 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 649 mm. La pluvo en decembro kaj en januaro kulminas, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
- Kuracbanejo, kies termofontoj produktas 22 000 litrojn je horo kun 52 °C. La akvo enhavas multon de natria klorido, kalcia karbonato kaj aliaj saloj, kiuj estas bonaj por kuraci reŭmatismon.
- Proksime estas naturparko
Fontoj
- Angla kaj germana Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo
- vetero