Bel-literatura Eldon-serio estis unu el la kvar libroserioj de la eldona marko Stafeto de la eldonisto Juan Régulo Pérez. Post la unuaj jaroj, tiu ĉi serio nomiĝis ankaŭ Belliteratura Serio. El ĝi aperis 27 volumoj, sed 32 numeroj, ĉar la plej dikaj volumoj enhavis pli ol unu numeron. La formato estis 16x22'5 cm.
Listo de eldonaĵoj
Jen listo de la volumoj:[1]
- 1952: Kvaropo (Auld, Dinwoodie, Francis, Rossetti / n-ro 1)
- 1953: La bapto de caro Vladimir (Karel Havlíček Borovský / n-ro 2)
- 1955: El la maniko (Reto Rossetti / n-ro 3)
- 1955: Koko krias jam (Ferenc Szilágyi / n-ro 4)
- 1955: Kontralte (Marjorie Boulton / n-ro 5)
- 1956: Eseoj I. Beletro. (Gaston Waringhien / n-ro 6)
- 1956: La infana raso (William Auld / n-ro 7)
- 1957: La floroj de l' malbono (Charles Baudelaire / n-roj 8 k 9)
- 1957: Jozefo (J. D. Applebaum / n-ro 10)
- 1958: Sonĝe sub pomarbo (Julio Baghy / n-ro 14)
- 1958: Esperanta antologio (William Auld / n-roj 11-12)
- 1959: Eroj kaj aliaj poemoj (Marjorie Boulton / n-ro 15)
- 1960: Reĝo Edipo kaj Antigona (Sofoklo / n-ro 16)
- 1960: Topaze kaj La ŝipego "Tenacity" (Marcel Pagnol; Charles Vildrac / n-ro 17)
- 1960: Otelo (William Shakespeare / n-ro 18)
- 1963: Kiel akvo del l' rivero (Raymond Schwartz / n-roj 19 k 20)
- 1963: Homoj sur la tero (Stellan Engholm / n-ro 21)
- 1964: 33 rakontoj (red. Reto Rossetti k Ferenc Szilágyi)
- 1964: Soifo (Lajos Tárkony / n-ro 23)
- 1964: Hamleto, princo de Danujo ( William Shakespeare / n-ro 24)
- 1965: Martín Fierro (José Hernández / n-ro 26)
- 1965: Maskerado ĉirkaŭ la morto (Teodoro S. Ŝvarc)
- 1967: Vivo de Gandhi (Edmond Privat)
- 1969: Kantoj kaj romancoj (Heinrich Heine / n-roj 27-28)
- 1971: ... Kun siaspeca spico! (Raymond Schwartz / n-ro 29)
- 1972: Ni kaj ĝi (Gaston Waringhien / n-ro 30)
- 1973: La arbo de la sciado (Pío Baroja / n-ro 31)
- 1976: La granda Meaulnes (Alain-Fournier / n-ro 32)
Notoj
- ↑ La listo fariĝas surbaze de la konsultado de la propraj libroj enlistigitaj; de "Stafeto. Katalogo n-ro 1" de 1957; kaj de la libroservo de UEA.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.