Begusaraj | |||
---|---|---|---|
City in India • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 851101 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 252 008 () [+] | ||
Loĝdenso | 131 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 25′ N, 86° 8′ O (mapo)25.4286.13Koordinatoj: 25° 25′ N, 86° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 41 m [+] | ||
Areo | 1918 km² ( 191 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Begusaraj, hindie बेगुसराय estas urbego kaj municipo en nordorienta Barato, en centra parto de la subŝtato Biharo (kie ĝi estas industria kaj financa ĉefurbo), en kantono de Monger, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo estis nomita laŭ Begu, domzorgisto de merkato Saraj.

Demografio
En 2011 Begusaraj havis 252 008 da loĝantoj kun legopovo 79%, pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
Begusaraj situas sur la nordhinda ebenaĵo tre proksime de Gango laŭ averaĝa alteco de 41 m super la marnivelo. Lakhisaraj troviĝas 28, kantona sidejo Monger 34, Ŝejkhupura 42, Samastipur 60, Saharsa kaj Bihar Ŝarif po 68, Pavapuri 71, Navada 86, Darbhanga 85, Haĝipur 97, subŝtata ĉefurbo Patnao 103, Deoghar 118, Giridih 139, Hazaribag 177, Kolkato 391, ĉefurbo Delhio 952, Mumbajo 1546 kilometrojn (aere) .
Historio
En la historiaj tempoj Begusaraj apartenis al la en:Mithila (region), ekde 1870 al Monger. Begusaraj iĝis sendependa distrikto en 1972.
Ekonomio
La agrikulturo ludas primaran rolon en la ekonomio. En la urba najbareco oni kultivas oleajn semojn, anizojn, tabakojn, jutojn, terpomojn, ruĝajn kapsiketojn, tomatojn, liĉiojn, gujavojn, citronojn kaj bananojn. La industria flanko konsistas el olea rafinado kaj termika centralo.
Religioj
Enn Begusaraj estas hinduoj (89%), poste islamanoj (10,5%), la ceteraj religioj malpli, ol 1%.
Lingvoj
En Begusaraj la oficiala lingvo estas la hindia, aldonita la urdua, fine akceptita la majtila lingvo.
Trafiko
Begusaraj havas trairan fervojan linion. 3 ĉefvojoj kaj unu flankovojo kuras al la urbego. Tre proksime estas ponto tra Gango. Loke ekzistas malgranda flughaveno.
Vidindaĵoj
- preĝejoj
- proksime birdorezervejo
Fontoj
- WikiTrans