Begonia aconitifolia | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Ĉirkaŭ 1500 specioj; vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Begonio (Begonia) estas genro de begoniacoj, kies specioj estas dioikaj tropikaj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun nesimetriaj folioj. Multaj specioj estas ornamplanto, subvitre aŭ enĉambre kulturata. Ovario sube staranta.
NPIV difinas begonion tiel: "Genro (Begonia el begoniacoj) de dioikaj herbaj kaj arbustoj kun ĝenerale alternaj, dustipulaj folioj kun cumoj el blankaj, rozaj, flavaj aŭ oranĝaj floroj; tropika kaj subtropika, precipe Amerika genro de ĉ.900 specoj, multaj subvitre kaj ĉmbre kultivataj."
- B. _aconitifolia_
- Floranta begonio
Sistematiko
La genra nomo Begonia estis jam publikigita en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2. p. 1056. tipospecio estas Begonia obliqua L. Pri la sistematiko de la begonio vidu tie. La multspecia genro (Begonia) estas dividita en 66 sekcioj. Ekzistas ĉirkaŭ 1400 ĝis 1500 Begonia-specioj. Jen malgranda elekto:
- Begonia bowerae ZIESENH. (sekcio Gireoudia)
- Begonia corallina CARRIÈRE (sekcio Gaerdtia)
- Begonia eiromischa RIDL. (Ssekcio Ridleyella)
- Begonia microsperma WARB. (sekcio Loasibegonia)
- Begonia prismatocarpa HOOK. (sekcio Loasibegonia)
- Begonia rajah RIDL. (sekcio Reichenheimia)
- Begonia salaziensis (GAUDICH.) WARB. (sekcio Mezierea)
- Begonia rex
- Begonia semperflorens
- Begonia elatior-hibrido
- Begonia tuberhybrida