Bechlín | |
germane Bechlin | |
municipo | |
Vilaĝplaco en Bechlín | |
|
|
Oficiala nomo: Bechlín | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Litoměřice |
Administra municipo | Roudnice nad Labem |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Bechlín |
- alteco | 209 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 24′ 58″ N 14° 20′ 26″ O / 50.41611 °N, 14.34056 °O (mapo) |
Areo | 15,32 km² (1 532 ha) |
Loĝantaro | 1 347 (2023) |
Denseco | 87,92 loĝ./km² |
Tabulo | Malsupraohara tabulo |
Unua skribmencio | 1295 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 411 86 |
NUTS 3 | CZ042 |
NUTS 4 | CZ0423 |
NUTS 5 | CZ0423 564575 |
Katastraj teritorioj | 2 |
Partoj de municipo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
| |
Vikimedia Komunejo: Bechlín | |
Retpaĝo: www.bechlin.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Bechlín (germane Bechlin) estas municipo en Ĉeĥio proksime de Roudnice nad Labem (6 km) en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el 2 partoj - Bechlín kun 280 domoj kaj Předonín kun 198 domoj. En la jaro 2023 tie loĝis 1 347 loĝantoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štětí, Krabčice, Libkovice pod Řípem, Račice, Záluží, Dobříň kaj Horní Počaply.
Historio
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. Arĥeologiaj trovoj tamen pruvas pli fruan ekziston de la setlejo. Nomdeveno ne estas klara. Laŭ unu supozo la nomo devenas el germana Bächlein (rojeto), laŭ la dua, pli verŝajna ĝi devenas de propra nomo Bach (Baĥ), kiu batalis en ĉirkaŭaĵo ĝis li estis mortigita de Karolo la Granda.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 074 |
1880 | 1 096 |
1890 | 1 165 |
1900 | 1 264 |
1910 | 1 406 |
1921 | 1 405 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 492 |
1950 | 1 275 |
1961 | 1 376 |
1970 | 1 250 |
1980 | 1 145 |
1991 | 1 082 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 114 |
2011 | 1 175 |
2014 | 1 249 |
2016 | 1 243 |
2017 | 1 251 |
2018 | 1 250 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 266 |
2020 | 1 269 |
2021 | 1 253 |
2022 | 1 311 |
2023 | 1 347 |
Memorindaĵoj
Kiel la plej malnovan memoraĵon oni rigardas preĝejon de Sankta Venceslao kun sonorilturo, kie troviĝas fundamento el 12-a jarcento. Post diversaj alikonstruoj kaj alkonstruoj kaj incendio en jaro 1666 ĝi estis denove konstruita barokstile. Plua memoraĵo estas pseŭdorenesanca vilao de A. Švagrovský kun trabarmuro, konstruita de Jan Zeyer, frato de poeto Július Zeyer. En la vilao ofte restadis fama ĉeĥa poeto Jan Neruda, kiu tie verkis sian poemaron "Kosmaj kantoj". Vilaĝa lernejo estas unu el la plej malnovaj en la tuta distrikto. Instruado en ĝi komenciĝis jam 1786-10-09. En la jaro 1927 ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭita per nova konstruaĵo en alia loko en la vilaĝo, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ.
Ĉirkaŭaĵo
En ĉirkaŭaĵo de la municipo eblas viziti rokreliefojn nomataj Kapoj de diablo.
|