Beaurieux | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio • limurbo | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
Kantono | Solre-le-Château | ||||
INSEE kodo | 59062 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59740 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59062 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 164 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 11′ N, 4° 8′ O (mapo)50.1769444444444.1272222222222Koordinatoj: 50° 11′ N, 4° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 176 m - 243 m | ||||
Areo | 7,39 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Beaurieux (Nord) [+] | |||||
| |||||
Beaurieux - prononco laŭ sistemo IFA boʁjø - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 164 loĝantoj sur areo de 7,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Fourmies.
Geografio
Beaurieux estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.
La vilaĝo Beaurieux troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaurieux etendiĝas sur 7,39 km².
Historio
La nomo de la vilaĝo devenas de la latina Bellum Rivum. La vilaĝo estas ankaŭ kromnomita "Biau-Ri" en la loka dialekto pro la rivereto, kiu trafluas ĝin. Tiu esprimo tradukeblas al "Bela rivero" aŭ "Bela rivereto".
Laŭ loka legendo, Karlo la Granda iam pasis tra tiu vilaĝo.
Administrado
Beaurieux apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.