Beate MIELKE estas germana esperantistino, kiu naskiĝis en Schwelm en Nordrejn-Vestfalio kaj post 30 jaroj en Berlino fine de la 2010-aj jaroj translokiĝis al Schönberg ĉe Kijlo, poste al Bremeno kaj Idar-Oberstein.
Beate Mielke lernis Esperanton en 1990 kaj dum jaroj aktive partoprenis la "Ĵaŭdan Rondon" de la urba Esperanto-movado. Ekde la jaro 1997 ŝi enretigis la paĝojn de la asocio Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj ties urba subasocio Esperanto-Ligo Berlin, kiuj ankaŭ inkluzivas la Esperanto-Informilon Berlino-Brandenburgio.
Produktitaj retpaĝoj
- Esperanto en Berlino
- EIBB Arkivigite je 2016-03-27 per la retarkivo Wayback Machine Esperanto-Informilo Berlino Brandenburgio
- UK 1999 Arkivigite je 2016-03-28 per la retarkivo Wayback Machine en Berlino (Germanio)
- Internacia Infana Kongreseto de Esperanto 1999 Arkivigite je 2016-03-27 per la retarkivo Wayback Machine en Potsdamo / Germanio
- UK en Tel Avivo 2000 Arkivigite je 2016-03-27 per la retarkivo Wayback Machine Specialaj paĝoj pri vizitantoj de la UK
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.