la grandeco de pomarbo depende de la uzita baztrunko
dujaraĝa grefto de pomarbo,la iom dikiĝinta kunkreskejo estas bone videbla. Supre la greftaĵo kaj mlsupre la baztrunko
kampo de greftitaj pomarbidoj: baztrunko M9 kaj greftaĵo de pomkulivaro Golden Delicious

Baztrunkogreftobazo[1] estas necesa ĉe la greftado de planto, ofte lignoplantoj. Ĝi konsistas el radikoj de la planto kaj parto de la planttigo. Sur la baztrunko oni greftas per diversaj metodoj alian kultivaron de la sama botanika familio. Nur ĉe parencaj plantoj la greftado sukcesas kaj la kambiumoj de ambaŭ plantpartoj kunkreskas. La plantparto, kiun oni surgreftas estas nomata greftaĵo aŭ greftbranĉeto. Ĝi venas de la kultivaro, kiun oni volas multigi. Ekzistas multaj teknikoj por greftado. Vidu la ĉefartikolo greftado.

La baztrunko liveras al la dezirata kultivaro ne nur akvon kaj nutrosalojn, sed havas grandan influon sur la kultivaro. Ĝi influas la kreskon, fruktgrandecon, fruktkoloron, maturiĝtempon, kaj la floradon de la arbo.

La baztrunko estu precipe de la sama genro aŭ specio kiel la greftaĵo.

Greftekzemploj:

  • roztrunketo. greftado de trunkforma baztrunko kun multefloranta greftaĵo.
  • por pomoj oni ofte uzas malforte kreskantaj baztrunkoj, plej ofte M9 aŭ M27
  • por ricevi malgrande restantajn pirarbojn oni uzas kiel baztrunko cidonio
  • la baztrunko ĉe vito kunprtas la rezistadon kontraŭ filoksero (vinlaŭso).

Trunkformantoj

Ĉe pomoj oni ofte ankaŭ greftas tiel nomatan „trunkformanton“ inter baztrunko ka greftita kultivaro. Kelkaj kultivaroj ne formas rektan trunkon aŭ la trunko estas tre frostsentemaj.

Referencoj

  1. Laŭ NPIV

Literaturo

  • Heiner Schmidt: Veredeln der Obstgehölze. Eugen Ulmer, 1998, 5-a eldono, ISBN 3-8001-5536-2
  • Franz Mühl: Alte und neue Obstsorten. Obst und Gartenbauverlag München, 1991, ISBN 3-87596-093-9
  • Herbert Petzold: Apfelsorten. Neumann, 1990, 4-a eldono ISBN 3-7402-0075-8
  • Walter Feucht: (1982) Das Obstgehölz. Verlag Eugen Ulmer GmbH, ISBN 3-8001-5519-2

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.