Baziliko de Sankta Stefano | |
---|---|
malgranda baziliko • kunkatedralo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
Statuso | Katedralo |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Hild, József Kauser |
Konstrustilo | Novklasika arkitekturo |
Tipo de konstruaĵo | Katedralo |
Konstruado | 1851 - 1905 |
Specifo | |
Longo | 87,4 m |
Larĝo | 55 m |
Alto | 96 m |
Ligiloj | |
Oficiala paĝaro | http://bazilika.biz/ |
La Baziliko de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) estas la plej granda preĝejo de Budapeŝto. Ĝi estis konstruita en eklektika stilo, laŭ planoj de József Hild, inter 1851–1867. Post morto de Hild, la laboron pludaŭrigis Miklós Ybl kaj finis en 1905. La konstruaĵo altas 96 m-ojn kaj tiel apartenas al la plej grandaj konstruaĵoj de Budapeŝto.
La baziliko estas nomata post la unua hungara reĝo, sankta Stefano la 1-a (ĉ. 975–1038), kies mumiigita dekstra sub-brako troviĝas en la baziliko. En Hungario tie okazas la plej granda procesio la 20-an de aŭgusto.
En 1947 la kupolo bruliĝis. Oni estingis ĝin per akvoŝprucoj, tamen samtempe oni forpumpis la akvon, tial la freskoj kaj aliaj artaĵoj restis en akceptebla stato.
Konstruaĵo
La baziliko situas sola en la urbomezo. La fasado konsistas meze el impone granda enirejo. Pli supre triangulo fermas la supron. Ĉe la du flankoj po 1 turoj altiĝas. Super la navo impona kupolo estas videbla.
La baziliko estas ankaŭ katedralo.