- Por aliaj signifoj vidu Bazelo (apartigilo).
Bazelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando • limurbo • urbego | |||||
| |||||
Kantono | Bazelo Urba | ||||
Distrikto | ne estas distriktoj en la kantono | ||||
Geografia situo | CH1903: 611479 / 266660 (mapo)47.5505555555567.5911111111111Koordinatoj: 47° 33′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611479 / 266660 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 165529 | ||||
Areo | 22,75 km² | ||||
Alteco | 260 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4000 | ||||
Komunumkodo | 2701 | ||||
| |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 173 552 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 277 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | CH1903: 611435 / 267771 (mapo)47.5605555555567.5905555555556Koordinatoj: 47° 34′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611435 / 267771 (mapo) [+] | ||||
Alto | 260 m [+] | ||||
Areo | 23,85 km² (2 385 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Basel [+] | |||||
| |||||
Bazelo (germane Basel, france Bâle, hispane/itale/romanĉe Basilea) estas la tria plej granda urbo de Svislando, post Zuriko kaj Ĝenevo. Ĝi havis 165 529 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj formas kun la komunumoj Riehen kaj Bettingen BS la duon-kantonon Bazelo Urba, kies ĉefurbo ĝi estas. La urba emblemo estas la bazilisko.
Geografio
Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio, kaj dividas sian flughavenon kun la franca urbo Mulhaŭzo. La maldekstra rejnflanko laŭ fludirekto de la rivero nomiĝas Grand-Bazelo kaj la dekstra rejnflanko Et-Bazelo aŭ Kleinbasel.
Historio
En 1349 oni bruligis ĉ. 700 judojn kiel supozitajn kaŭzantojn de la epidemio de pesto.
En 1356 okazis tie grava tertremo.
La Paco de Bazelo en 1795 provizore finis la militon inter la Unua Respubliko de Francujo kaj Prusujo.
Vidindaĵoj
Bazela karnavalo
Bazelo famas pro sia Karnavalo, kiu komenciĝas je la lundo post Cindra Merkredo, post kiam en cetera Svislando karnavalo jam finiĝis kaj la kristana fastado jam komenciĝis. La bazela karnavalo ekas per la tiel nomita "Morgestreich" (matensignalo), kiam je la 4-a mateno lunde la flutistoj kaj tamburistoj ekmarŝas por la matensignalo. La bazela karnavalo nun daŭras 72 horojn, dum kiuj la karnavalaj klikoj (alemane Cliquen) kun flutado kaj tamburado marŝas tra la urbo kaj en la diversaj lokaloj de la urbo donas siajn famajn satirajn prezentaĵojn (alemane Schnitzelbangg), kie ili mokas pri politikistoj kaj precipe pri la zurikaj (la karnavalaj malamikoj de la bazelanoj). Svisa politikisto, kiu kaŭzis skandalon dum la jaro, ne bezonas timi, ke la bazelaj klikoj lin forgesos dum karnavalo.
Ĥemia industrio
Bazelo vivas ĉefe de sia ĥemia industrio. En Bazelo estas la ĉefa sidejo de la ĥemigigantoj Novartis (kiu estigis el la kunfandiĝo de Ciba-Geigy kaj Sandoz) kaj Hoffmann-La Roche.
Urbo de scienco kaj esplorado
En Bazelo situas la plej malnova Universitato de Svislando, kie studis inter aliaj personecoj Théophile Cart kaj C. G. Jung.
Famuloj de la urbo
- Bonifacius Amerbach
- Gaspard Bauhin
- Familio Bernoulli, famaj matematikistoj:
- Daniel Bernoulli – Germanio, 1700–1782
- Jakob Bernoulli – Germanio, 1654–1705
- Johann Bernoulli– Germanio, 1667–1748
- Nicolaus la 2-a Bernoulli
- Guillaume Cop
- Hieronymus Frobenius
- Adam Fumée
- Nicolas Fuss
- Helène Giroud
- Xavier Mertz, esploristo en Antarkto
- Johano Oporino
- Judit Rohonczy
- Erasmo de Roterdamo
- Jacob Strauß, reformisto
- Leonhard Thurneysser
- Heinrich Eduard Weber, instruisto ankaŭ en Hungario
Esperanto-Movado en Bazelo
Laŭ la enciklopedio Universalaj Lingvoj en Svislando la unua esperantisto en Bazelo estis Hans Breuner-Eglinger. Post prelego de la tiama prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Friedrich Schneeberger, fondiĝis en 1905 kun Alfred Bader kaj Eduard Wenk la Bazela Esperanto-Grupo, al kiu aliĝis 28 personoj. Post krizo de la unua grupo je iniciato de Hans Rusterholz kaj Charlotte Pulver la Esperanto-movado estis revivigita en 1909 kaj la antaŭa grupo transformita al Esperanto-Societo Bazelo.
De 1925 ĝis 1939 en Bazelo ankaŭ ekzistis Laborista Esperanto-Societo.
Unu el la plej elstaraj membroj de Esperanto-Societo Bazelo kaj multjara prezidantino de Esperanto-Societo Bazelo estis Erna Döring, honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kiu mortis en 2007.
En somero 1981 danke al la aktiveco de Erna Dörig en Bazelo estis organizita la 54-a SAT-kongreso.
(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 210-214, 251)
En 2003 Bazelo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.
Panorama vidaĵo de Bazelo (urbo) Urbodomo - Foirejo Bazelo – Halo 2
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la urbo, germanlingva
- Retejo anglalingva de la urbo
- Retejo de la urbaj muzeoj, german- kaj anglalingvaj
- muzeoj
|