Baza | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo en Hispanio | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 579 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 29′ N, 2° 46′ U (mapo)37.4888637-2.7709805Koordinatoj: 37° 29′ N, 2° 46′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 844 m [+] | ||||
Areo | 545 km² (54 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Baza [+] | |||||
Baza estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Temas pri la municipa teritorio plej etenda de la provinco de Granada kun areo de 546 km². Ĝi estis jam urbeto en tempo de la Romia Imperio kaj de Al-Andalus. Nuntempe havas populacion de 23.359 loĝantoj.
La ekonomio de Baza estas bazata ĉefe sur la serva sektoro kun 1468 instalaĵoj (2004), el kiuj elstaras vendejoj de vestoj, kaj trinkejoj. La merkredojn okazas ĉiusemajna surstrata bazaro.
Alia piliero de la ekonomio baza estas la agrikulturo. La ĉefaj kultivoj estas hordeo kaj migdalarboj. Oni ĵus kreis reton de mezgrandaj entreprenoj dediĉitaj al industrioj de viando kaj de specialaj ringosandviĉoj "Roscas de Baza", ŝinkoj kaj aliaj produktoj el porkoj. Alia piliero estas rura turismo (318 gastolokoj kaj 26 restoracioj).
En la 1950-aj jaroj estis pli ol 23000 loĝantoj, poste okazis elmigrado ĝis nunaj 20000.
Vidindaĵoj
- Natura Parko Sierra de Baza
- Arkeologia Muzeo kun kopio de la Damo de Baza
- Centro de interpretado de la arkeologiaj kuŝejoj de Baza "CIYAB"
- Iberoromia urbo Basti
- Alkazabo de Baza
- Banejoj jud-arabaj
- Preĝejoj, palacoj, kavodomoj