Baybay | |||
---|---|---|---|
| |||
component city • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo | |||
Devizo: A Place of Discovery, Beauty and Serenity | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6521 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 111 848 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 244 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 41′ N, 124° 48′ O (mapo)10.683333333333124.8Koordinatoj: 10° 41′ N, 124° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 147 m [+] | ||
Areo | 459,3 km² (45 930 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baybay, Leyte [+] | |||
Baybay [bajbaj] - tagaloge Lungsod ng Baybay - estas kvinaklasa universitata urbego, ankaŭ sendependa komponenturbo kaj marhavena urbo en Filipinoj, en insulo Lejteo, en regiono Orientaj Bisajoj, en Provinco Lejteo. Laŭ financa klsifikado ĝi estas kvaraklasa.
Geografio
Baybay situas laŭ marbordo sur ebenaĵo, tamen rande jam montoj komenciĝas . Ormoc troviĝas 43, regiona administra centro Taklobano 66, Cebuurbo 105, Iloilo (urbo) 243, Bacolod 289, ĉefurbo Manilo 601, Kezonurbo 602 kilometrojn (aere) .
Historio
Baybay estis fondita en 1620 fare de hispanaj jezuitoj kaj paroĥo estis kreita en 1835. Post elpelo de la jezuitoj aŭgustenanoj alvenis kaj malfermis la unuan lernejon. Ĉinaj invadantoj provis konkeri la komunumon, sed la indiĝenoj malhelpis la provojn. Tiutempe (ekzemple 1605 kaj 1663) ankaŭ arabaj piratoj ofte atakis la komunumon. En 1866 granda incendio okazis. La haveno de Baybay estis blokita en 1899 fare de la amerikaj ŝipistoj, poste ili alvenis post 2 jaroj. Ekzistis malsukcesaj atakoj kontraŭ la amerika garnizono. La japanaj trupoj venis al Baybay en 1942 foriris en jarfino de 1944. Baybay atingis la urban rangon laŭ filipina klasifikado en 2007, la internacian klasifikadon grandurbo tiutempe.
Ekonomio
Baybay estas la ekonomia kaj komerca centro de marborda parto en Lejteo. La ekonomia bazo de Baybay estas la agrikulturo kun fiŝkaptado. La plej oftaj kultivaĵoj estas rizoj, maizoj, fruktoj, kaj legomoj. Ekzitas ankaŭ diversaj hejmindustrioj (bambuo-prilaborado, ceramikaĵo).
Religio
Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj, preskaŭ 90% de la tuta populacio. La protestanta religio eniris Baybay por la unua fojo en 1900, post jaroj pluraj sektoj alvenis.
Eduko
En Baybay ĉefa kampuso, franciskana kolegio kaj teknologia instituto funkcias.
Trafiko
Baybay estas alirebla laŭ la traira marborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo. Necesas ŝipe atingi Cebuurbon 5 horojn, Manilon 20 horojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Tacloban, kiu estas voje atingebla post 3 horoj.
Klimato
Baybay situas en la ekvatora klimato. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- festivaloj
Fontoj
- WikiTrans