Bavara lingvo aŭ dialektaro (Boarische Språch) | |
dialekta kontinuaĵo • lingvo • dialekto • moderna lingvo | |
---|---|
Supragermanaj dialektoj | |
Parolata en | suda Germanio (Bavario), Aŭstrio, norda Italio (Sudtirolo) |
Parolantoj | 14 100 000 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | |
Reguligita de | |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gem (kromaj ĝermanaj lingvoj) |
ISO 639-3 | bar |
SIL | bar |
Glottolog | bava1246 |
Angla nomo | Bavarian |
Franca nomo | bavarois |
La bavara lingvo aŭ bavara dialektaro, foje ankaŭ nomata aŭstro-bavara (bavare , germane Bairisch), estas grupo de dialektoj en la sudoriento de la teritorio de Germanlingvio, pli ekzakte en suda Germanio (Bavario), Aŭstrio (ĉie krom en la plej okcidenta aŭstra federacia lando Vorarlberg, pli detale vidu la artikolon aŭstra-germana lingvo) kaj norda Italio (regiono Sudtirolo kaj plure plumil bavarlingvaj posteuloj de la antikva popolo cimbroj interalie en la regiono Veneto). Kune kun la alemana lingvo, la orientfranka kaj ercmontara dialektaroj ĝi konsistigas la grupon de supragermanaj dialektoj.
Proksimume 12 milionoj da homoj parolas la lingvon aŭ dialektaron, kiu do estas en eŭropa komparo relative granda lingva fenomeno. Ĉirkaŭ duono el ili loĝas ekster la germana federacia lando Bavario, kie krom la bavara ankoraŭ parolatas frankonaj (aparta dialektaro de la supragermanaj dialektoj) kaj ŝvabaj (parto de la alemana lingvo) dialektoj, kiuj do lingvistike ne konsideratas membroj de la bavara dialektaro.
Historio
Bavaroj kiel grupo formiĝis en la frua mezepoka periodo, kiel la loĝantaro de Duklando Bavario, formante la sudorientan parton de Reĝlando Germanio. La malnovaltgermanaj dokumentoj de la areo de Bavario estas identigitaj kiel malnova bavara (germane altbayerisch), eĉ se ĉi tiu frua dato ekzistas, ne ekzistas karakterizaĵoj kiuj disigus ĝin de la alemana. La dialekta apartigo de supragermanaj dialektoj: orientaj supragermanaj dialektoj (la bavara) kaj okcidentaj supragermanaj dialektoj (la alemana) iĝas pli perceptebla en la mezaltgermana periodo, de proksimume la 12-a jarcento.
Uzo
Kontraste al multaj aliaj variaĵoj de la germana, la bavara devias sufiĉe de la normgermana por malfaciligi al bavar-parolantoj la prononcon de la normgermana. Ĉiuj kleraj bavaroj kaj aŭstroj, aliflanke, povas legi, skribi kaj kompreni la normgermanan (germane Hochdeutsch), sed povas havi tre malmultajn okazojn paroli ĝin, precipe en kamparaj lokoj. En tiuj regionoj, la normgermana estas limigita al la uzo kiel la lingvo de skribo kaj la amaskomunikilaro, kaj tial ĝi ofte nomatas Schriftdeutsch ("skriba germana"), prefere ol la kutima esprimo Hochdeutsch ("altgermana" aŭ "norma germana").
Lernejoj
Bavario kaj Aŭstrio oficiale uzas la normgermanan por edukado. Sekve de pli vasta universala klerigo, la kontaktoj de bavar-parolantoj al la normgermana pliiĝis, kaj multaj pli junaj homoj, precipe en la grandurboj de la regiono kaj pli grandaj urboj, parolas la normgermanan kun nur iometa akĉento. Tiu akĉento kutime nur ekzistas en familioj kie la bavara estas parolata regule. Familioj kiuj ne uzas la bavaran hejme kutime uzas la norman germanan anstataŭe. En Aŭstrio, kelkaj partoj de gramatiko kaj literumo estas instruataj en la lecionoj de la normgermana. Ĉar legado kaj skribo en la bavara estas ĝenerale ne instruataj en lernejoj, preskaŭ ĉiuj kleraj parolantoj de la lingvo preferas uzi la normgermanan por skribado. Regionaj verkistoj kaj literaturo povas ankaŭ ludi rolon en edukado, kutime la normgermana estas la lingua franca.
Interreto
Ekzistas Bavara Vikipedio, kiu estas verkita uzante nur la bavaran.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- retejo „Bayrisch lernen“ – por lerni la bavaran elirante de la germana lingvo
- "Remaraweng Boarisch" ("ni iom parolu la bavaran") – fonologio kaj tipografie simpligita sistemo pri ortografio de la bavara lingvo, fare de prof-o dr-o Ludwig Zehetner
- nedeviga bavarlingva sistemo pri ortografio de la bavara lingvo
- ampleksa vortaro germana-bavara