Baudot-kodo aŭ kodo de Baudot [bodO], tiel nomita laŭ Émile Baudot, ankaŭ konata kiel internacia telekomunika alfabeto n-ro 2, ĉefe destinita al nesinkronaj (neritmaj) teletajpiloj, estas duuma kodo uzanta 5 bitojn. Konsekvence la nombro de malsamaj kombinoj estas 25, t.e. 32. Specialaj koderoj "cifer-ŝalto" kaj "liter-ŝalto" ebligas pligrandigi la nombron de haveblaj signoj. Kelkaj signoj en la cifera kolumno, ĉi-sube metitaj inter krampoj, havas malsamajn laŭlandajn signifojn. La stir-kombinoj estas la samaj en la litera kaj cifera kolumnoj.
|
Internaj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.