Baubau
urbo de Indonezio administrative city in Indonesia

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152 143  (2015) [+]
Loĝdenso 497 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo  28′ S, 122° 38′ O (mapo)-5.4666694444444122.633Koordinatoj:  28′ S, 122° 38′ O (mapo) [+]
Alto 15 m [+]
Areo 306 km² (30600 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Baubau (Indonezio)
Baubau (Indonezio)
DEC
Baubau
Baubau
Situo de Baubau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Baubau [+]

Baubau estas universitata kaj marhavena urbego de Indonezio en provinco Sudorienta Sulaveso. Ĝi situas sur la insulo Buton. La urbo konsistas el ok distriktoj. [[Dosiero:Bau-bau, Bau-Bau City, South East Sulawesi, Indonesia - panoramio (12).jpg|eta|maldekstra|{{centre|Panoramo de Baubau]]

Geografio

Baubau situas en sudokcidenta marbordo de la insulo plej sur ebenaĵo kaj montetoj. Provinca ĉefurbo Kendari troviĝas 166, Makassar 356, Kupango 533, Paluo 592, Ambon 647, Balikpapan 794, Manado 809, Denpasar 890, Surabajo 1110, Semarang 1359, Jogjakarto 1379, Pontianak 1594, Bandungo 1666, ĉefurbo Ĝakarto 1749, Bandar Lampung 1922, Palembang 2000, Jayapura 2030, Jambi (urbo) 2156, Batam 2190, Pekanbaru 2443, Medano 2844, Banda Aceh 3270 kilometrojn (aere) . [[Dosiero:Bau-bau, Bau-Bau City, South East Sulawesi, Indonesia - panoramio (16).jpg|eta|{{centre|Vojo en Baubau]]

Historio

Dum la 15-a jarcento Baubau estis centro de regno. En 1542 la regno transformiĝis al sultanlando, kiam Islamo eniris la areon. La lasta sultano mortis en 1960. Baubau ekhavis urborangon en 2001.

Ekonomio

Ekonomio de Baubau konsistas el hotelservoj, komerco, agrikulturo (rizoj, maizoj, legomoj, bananoj, kokosoj, akaĵuoj, kotonoj), brutaro. Baubau ankaŭ estas grava fiŝkapta centro.

Religio

[[Dosiero:Masjid Islamic Centre Baubau tampak depan.jpg|eta|maldekstra|{{centre|Islama centro en Baubau]] La loĝantoj de Baubau estas plejparte islamanoj (95.80%), iomete kristanoj, hinduoj, budhanoj, konfuceanoj kaj funkcias 73 moskeoj, 32 preĝĉambroj, 2 katolikaj preĝejoj, 7 protestantaj preĝejoj kaj 6 temploj.

Eduko

En Baubau pluraj universitatoj kaj akademioj funkcias.

Trafiko

Baubau havas marhavenon Murhum kaj flughavenon. Ĝi estas ligita per la laŭborda vojo el 2 flankoj, krome kuras vojo al la transa marbordo. [[Dosiero:Bau-Bau City, South East Sulawesi 93717, Indonesia - panoramio (2).jpg|eta|{{centre|Haveno]] [[Dosiero:Benteng Wolio.jpg|eta|{{centre|Iama fortikaĵo]]

Klimato

Baubau havas tropikan musonan klimaton (Am). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1933 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.