Mapo montranta eventojn de la Grek-persaj militoj, kiam okazis la Batalo de Plateo
Dekomencaj movoj ĉe la Batalo de Plateo. La greka linio moviĝas antaŭen al la bordo de la klifo Asopo.
Greka hoplito venkante super persa militisto luktante sur antikva kilikso. 5a jarcento a.K.

La Batalo de Plateo estis la fina terbatalo dum la dua persa invado de Grekio. Ĝi okazis en 479 a.K. proksime de la urbo Plateo en Beotio, kaj estis batalita inter alianco de la grekaj urboŝtatoj, inkluzive de Sparto, Ateno, Korinto kaj Megaro, kaj la trupoj de la Persa Imperio de Kserkso la 1-a.

Disvolviĝo

La antaŭan jaron la persa invado gvidita fare de la persa reĝo en persono atingis venkojn ĉe la bataloj de Termopiloj kaj Artemizio kaj konkeris Tesalion, Beotion, Eŭbeon kaj Atikon. Tamen, ĉe la rezultinta Batalo de Salamino, la alianca greka mararmeo venkis en neverŝajna sed decida venko, malhelpante la konkeron de la Peloponezo. Kserkso tiam retiriĝis kun multo da sia armeo, forlasante sian generalon Mardonion por terenbati la grekojn la sekvan jaron.

En la somero de 479 a.K. la grekoj kunvenigis enorman (laŭ tiutempaj normoj) armeon kaj marŝis el la Peloponezo. La persoj retiriĝis al Beotio kaj konstruis fortikan tendaron proksime de Plateo. La grekoj, aliflanke, rifuzis esti tiritaj en la ĉefan kavalerian terenon ĉirkaŭ la persa tendaro, rezultigante stagnejon kiu daŭris 11 tagojn. Provante retiriĝon post kiam iliaj provizolinioj estis interrompitaj, la greka batallinio fragmentiĝis. Pensante la grekojn en plena retiriĝejo, Mardonio ordonis al siaj fortoj persekuti ilin, sed la grekoj (precipe la spartanoj, tegeanoj kaj atenanoj) haltis kaj donis batalon, venkante la malpezarmitan persan infanterion kaj mortigante Mardonion.

Granda parto de la persa armeo estis kaptita en sia tendaro kaj buĉita. La detruo de tiu armeo, kaj la restoj de la persa mararmeo supoze en la sama tago ĉe la Batalo de Mikale, decide finigis la invadon. Post Plateo kaj Mikale la grekaj aliancanoj prenos la ofensivon kontraŭ la persoj, markante novan fazon de la Grek-Persaj Militoj. Kvankam Plateo estis en ĉiu signifo resona venko, ĝi ne ŝajnas ricevinti la saman signifon (eĉ tiutempe) kiel, ekzemple, la atena venko ĉe la Batalo de Maratono aŭ la spartana malvenko ĉe Termopiloj.

Literaturo

Antikvaj fontoj

  • Herodoto. (1920) The Histories, kun angla traduko de A. D. Godley, Harvard University Press.
Ĉe Perseus Project de Tufts University.
  • Ktesio, Persica (resumo ĉe la Epitomo de Fotio)
  • Diodorus Siculus. (1967) Library, in Twelve Volumes with an English Traduko de C. H. Oldfather.
At the Perseus Project of the Tufts University.
  • Plutarko, Aristido
  • Ksenofono, Anabasis

Modernaj fontoj

  • Delbrück, Hans. History of the Art of War Vol I. ISBN 978-0-8032-6584-4
  • Holland, Tom. Persian Fire. Abacus, 2005. ISBN 978-0-349-11717-1
  • Green, Peter. The Greco-Persian Wars. Berkeley: University of California Press, 1970; revised ed., 1996 (hardcover, ISBN 0-520-20573-1); 1998 (paperback, ISBN 0-520-20313-5).
  • Gibbon, Edward. The Decline and Fall of the Roman Empire. ISBN 978-0-8095-9235-7
  • Lazenby, JF. The Defence of Greece 490–479 BC. Aris & Phillips Ltd., 1993. ISBN 0-85668-591-7
  • Fehling, D. Herodotus and His "Sources": Citation, Invention, and Narrative Art. Translated by J.G. Howie. Arca Classical and Medieval Texts, Papers, and Monographs, 21. Leeds: Francis Cairns, 1989. ISBN 978-0-905205-70-0
  • Connolly, P. Greece and Rome at War, 1981. ISBN 978-1-84832-609-5
  • Finley, Moses. (1972) “Introduction”, Thucydides – History of the Peloponnesian War (translated by Rex Warner). Penguin.
  • Shepherd, William (2012). Plataea 479 B.C.; The most glorious victory ever seen. Osprey Campaign Series #239. Osprey Publishing. Illustrator: Peter Dennis. ISBN 978-1-84908-554-0

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 38° 13′ Nordo 23° 17′ Oriento / 38.21 °N, 23.29 °O / 38.21; 23.29 (mapo)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.