La Batalo de Omdurmano alfrontis la 2an de septembro 1898 la armeon angl-egiptan komanditan de la brita generalo Horatio Kitchener kontraŭ la armeo de Abdallahi ibn Muhammad, posteulo de la sinproklamita Mahdo Muhammad Ahmad, en Omdurmano, Sudano. La rezulto estis la nediskutebla venko de la trupoj angl-egiptaj. La alfronto pruvis la superecon de la disciplino kaj la eŭropa milita teknologio, danke al la uzo de fusiloj kaj artilerio kontraŭ tre multnombra armeo sed kun armilaro plene arkaika. La batalo fiksis la sukceson de la britoj en sia provo por rekonkeri Sudanon, kvankam nur post la Batalo de Umm Diŭajkarat, unu jaron poste, la mahdistoj estus plene disvenkitaj. Omdurmano estas hodiaŭ antaŭurbo de Ĥartumo, en la centro de Sudano, kvankam siatempe ĝi estis elektita kiel bazo de operacioj por Mahdo Muhammad Ahmad.
La batalo de Omdurmano estis la unua grava militokazo en kiu partoprenis Winston Churchill (kvankam li antaŭe deĵoris kiel fremda observanto dum la Milito de Kubo). Same kiel Kitchener kaj multaj el la britoj partoprenintaj en la batalo, Churchill utiligos poste tion lernitan dum la ribelo mahdista dum la estonta Milito de la Buroj en Sud-Afriko, kiam li atingos famon por la unua fojo.