La Batalo de Manzikerto, aŭ Malazgirto, estis batalo inter Bizanca Imperio kaj la selĝukoj gviditaj de Alp Arslan la 26-an de aŭgusto 1071 proksime de Manzikerto (nuna Malazgirt en Turkio). La decida malvenko de la bizanca armeo kaj la kapto de la imperiestro Romanos la 4-a Diogenes ludis gravan rolon en la subfosado de la bizanca aŭtoritato en Anatolio kaj Armenio.
La postlasaĵoj de la batalo de Manzikerto estis katastrofaj por la imperio, kun postaj multaj burĝaj konfliktoj kaj ekonomia krizo kiu grave malfortis la kapablon de la imperio adekvate defendi la landlimojn. Tio kondukis al amaso da turkoj en centra Anatolio kaj antaŭ 1080, areo de 30,000 kvadrataj mejloj (78,000 km2) estis perdita de la imperio. Ĝi prenis jardekon da interna tumulto antaŭ kiam Aleksio la 1-a Komneno (1081 al 1118) denove alportis stabilecon al la imperio.