La Batalo de Korunjo (aŭ A Coruña, La Coruña, Koruno, Elviña, La Corunna en angla aŭ La Corogne en franca) okazis la 16an de Januaro 1809, kiam Franca korpuso sub Marŝalo de la Imperio Nicolas Jean de Dieu Soult atakis Britan armeon estrita de Generalleŭtenanto Sir John Moore. La batalo okazis en la kunteksto de la Duoninsula Milito, kiu estis parto de pli ampleksa serio de Napoleonaj Militoj. Ĝi estis rezulto de Franca kampanjo, estrita de Napoleono Bonaparte, kiu estis venkinta super la Hispanaj armeoj kaj okazigis ke la Brita armeo retiriĝu al la marbordo sekve de malsukcesa klopodo fare de Moore por ataki la korpuson de Soult kaj distroforigi la Francan armeon.
Akre persekutita de la Francoj de Soult, la Britoj retiriĝis tra norda Hispanio dum ilia ariergardo luktis kontraŭ ripetitaj Francaj atakoj. Ambaŭ armeoj ege suferis pro la aĉaj vintrokondiĉoj. Multo de la Brita armeo, ekskludinte la eliton de la Malpeza Infanteria Brigado de Robert Craufurd, suferis pro perdo de ordo kaj disciplino dum la retiriĝo. Kiam la Britoj finfine atingis la havenon de Korunjo en la nordokcidenta marbordo de Galegio en Hispanio kelkajn tagojn antaŭ la Francoj ili ekkonis ke ilia transportaj ŝipoj ne estis alvenintaj. La ŝiparo alvenis post paro de tagoj kaj la Britoj estis en la mezo de la enŝipigo kiam la Francaj fortoj venis kaj devigis la Britojn lukti batale antaŭ ili povus eliri al Anglio. [1]
En la rezulta agado, la Britoj forpelis la Francan atakon kaj kompletigis sian enŝipiĝon, savante sian armeon el detruo sed lasante la havenurbojn Korunjo kaj Ferrol, same kiel la nordan Hispanion, kiu estis kaptita kaj okupita de la Francoj. Dum la batalo, Sir John Moore, nome la Brita komandanto, estis pormorte vundita, kaj mortiĝis post aŭdi ke ĉiuj Francaj atakoj estis forpelitaj.[2]