La Batalo de Kolombangara (en japana: コロンバンガラ島沖海戦) (konata ankaŭ kiel Dua Batalo de Kula Golfo) estis marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito, luktita la nokton de 12a/13a de Julio 1943, ĉe Kolombangara en la Salomonoj.
Je la 01:00 en la 13a de Julio, la aliancanaj ŝipoj establis kontakton per radaro ĉirkaŭ 32 km oriente de la norda pinto de Kolombangara je 7°50′S 157°21′E. La admiralo Walden L. Ainsworth supozis, ke li ĝuos kompletan surprizon, sed la japanoj estis konsciaj pri la forto de la Aliancanoj jam preskaŭ antaŭ du horoj. La destrojeroj pliigis rapidon por impliki la japanan forton dum la krozoŝipoj turniĝis por deploji siajn ĉefan artilerion, sed la imperijapanaj destrojeroj jam estis lanĉintaj torpedojn Long Lance kaj foriris. La krozoŝipo Jincu engaĝigis la aliancanajn ŝipojn kaj estis submetita al koncentrita pafado de aliancanoj. Tiele ĝi estis vrakigita, rompita en du pere de torpedofrapoj kaj sinkigita ĉirkaŭ la 01:45, kun la perdo de preskaŭ sia tuta ŝipanaro, inklude la vicadmiralon Izaki. De la flanko de la Aliancanoj, la krozoŝipo Leander estis frapita per torpedo kaj, severe damaĝita, retiriĝis el la batalo eskortita de la destrojeroj Radford kaj Jenkins.
Ainsworth persekutis la imperiajn destrojerojn, sed kaj St. Louis kaj Honolulu estis frapitaj per torpedoj kaj damaĝitaj, dum Gwin estis frapita mezŝipe kaj fuĝis je la 09:30 la venontan matenon.
Proksimume la Aliancanoj suferis perdon de 89 mortintoj,[1] dum la japanoj de multaj pliaj, ĝis 482.[2]
Notoj
Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj. Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|