La dua batalo de Karabobo okazis dum la Milito por la Sendependigo de Venezuelo ĉe la Kamparo de Karabobo je la 24a de junio de 1821, fare de la patriota armeo kontraŭ la reĝa armeo de la Hispana Imperio, agnoskita kiel decida momento de la liberigo de Venezuelo, konfirmota de la definitiva forpelo de la hispanaj trupoj en la posta ŝipbatalo de la Lago de Marakajbo.
Kunteksto
La respublika generalo Mariano Montilla estre de tri mil homoj estis sieĝinta la urbon Cartagena de Indias inter la 14-a de julio de 1820 kaj la 10-a de oktobro de 1821 (dume estis militpaŭzo) kaj estis okupinta Rioaĉa kaj Marakajbo (kio finigis la militpaŭzon). Simón Bolívar mem estris 5.000 soldatojn en Barinaso kaj José Antonio Páez venis al li kun 4.000 soldatoj. Bermúdez siaflanke avancis al Karakaso kun 2.000 trupoj ekde Oriento. Laste la novgranada (kolombia) armeo respondecis pri la operacoj ĉe la valo de la Magdalena. La hispana generalo La Torre disponis el 9.000 soldatoj distribuitaj laŭlonge de la kariba venezuela kaj novgranada marbordo en diversaj lokoj sed kun komunikado interrompita ekde la revolucio en Marakajbo kiu ŝanĝis tiun urbon al ribela flanko. Antaŭ du jaroj (1818) ties fortoj estis de 18.000 luktantoj, sed pro kontinuaj malvenkoj antaŭ la sendependentistoj descendis al duono. Bolívar kaj ties armeoj totalis 20.000 homoj kontraŭ la ĉirkaŭ 8.000 kiuj estis antaŭ malmultaj jaroj.
La ribela koncentro okazis en la urbo San Carlos, kien venis la armeoj de Bolívar, parto de tiu de Páez kaj la divizio de Rafael Urdaneta. Totale pli ol 6.000 homoj. La Torre havis siaflanke 5.000. La armeo de Oriento, estrita de José Francisco Bermúdez faris konfuzigan manovron avance al Karakaso, La Guaira kaj la Valoj de Aragua kio devigis La Torre sendi du batalionojn de infanterio kaj kavalerian roton al Barkisimeto por rekuperi la pozicion kaj sekurigi sian ariergardon. La ribela armeo avancis el San Carlos al Tinaco ŝirme de la avanco fare de la kolonelo José Laurencio Silva, kiu prenis lokojn en Tinaquillo. La 20an trapasis la ribela armeo la riveron Tinakon kaj la 23an Bolívar reviziis siajn trupojn ĉe la savano de Taguanes.
La batalo
Ĝi ekis frumatene la 24an de junio. Bolívar superrigardis la terenon kaj decidis atakon flanke dekstre de la monarkistoj, kies bataliono Burgos arde kontraŭatakis. Tio pluis ĝis brita roto, per agado kie mortiĝis kelkaj ties oficiroj, bremsis la atakon de la hispanoj kaj permesis la lancistojn de Páez, reorganiziĝis kaj kontraŭatakis efike. La hispana kontraŭatako estis bremsita de la interveno de la unua divizio de la patriota armeo norde de la savano. Fine, atakitaj fronte de la infanterio kaj dekstre de la kavalerio, la monarkistaj batalionoj retiriĝis. La Torre ordonis siajn lancistojn ataki la kolombian kavalerion, sed tiu roto malobeis la ordonon kaj fuĝis, dum la sendependistoj persekutis la hispanan armeon, ĝis Valencio. El 4.279 soldatoj kiuj partoprenis en la batalo de Karabobo, la hispanoj perdis oficirojn kaj 2.786 soldatojn, dum la ribeluloj malpli ol 500. La resto de la hispana armeo rifuĝiĝis en Puerto Cabello.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Batalo de Karabobo Arkivigite je 2005-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Referenco Batalo de Karabobo
- Informaro pri Karabobo Arkivigite je 2009-07-02 per la retarkivo Wayback Machine